Pedofilia movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 118:
[[Dosiero:Sigmund Freud LIFE.jpg|eta|208px|[[Sigmund Freud]] revoluciis la okcidentan koncepton pri la infaneco estante la unua, kiu subtenis, sur sciencaj bazoj, la ekziston de la [[infana sekseco]].]]
 
Dekomence, la teoriuloj de la pedofilia aktivismo prenis kiel referencon la pristudojn de esploristoj, kiaj [[Sigmund Freud]], [[Wilhelm Reich]] kaj [[Alfred Kinsey]] pri la infana sekseco kaj pli poste de aliaj, kiaj Floyd Martinson, Alayne Yates aŭ William Masters, kiuj neis aŭ relativigis la malutilajn sekvojn ĝenerale atribuitaj de la oficiala [[psikiatrio]] kaj de la socio al la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj, por science defendi iliajn tezojn, ankaŭ baziĝantajn sur kulturaj kaj historiaj eventoj, kiuj permesisebligis la socian aprobon de la pederastio, eĉ reguligita, kiel en [[Pederastio en Antikva Grekio|Antikva Grekio]]<ref>Licht, Hans. ''Sexual Life in Ancient Greece''. Nov-Jorko: Barnes & Noble, 1962.</ref>. Ili asertas samtempe, ke la pristudoj pri la pederastiaj rilatoj estas ĝenerale distorditaj pro la antaŭjuĝemo de la esploristoj rilate al pedofilio, kaj ili postulas pli objektivan alproksimiĝon.
=== Sigmund Freud ===
Linio 204:
De post 1968 la defendo de pedofilio iĝis tre polemika ene de la ekstrem-maldekstraj grupoj kaj de la maldekstraj amaskomunikiloj. La malfondiĝo en 1971 de la maŭista/liberecana grupo ''Vive le Révolution'', gvidita de Roland Castro, okazis parte pro la internaj debatoj pri la temo. En la sama epoko, la redakcio de la revuo ''Politique-Hebdo'' malakceptis, laŭ la diro de ĝia tiama ĉefredaktoro-asistanto, Hervé Hamon, publikigi intervjuon kun René Schérer pro ties «porpedofiliaj sintenoj». ''Tankonalasanté'', kritika revuo de la medicina institucio, ĉesis aperi post, kiam iu sektoro favora al pedofilio provis uzi ĝin kiel vektoron de siaj ideoj.
 
La speciala statuso de la intelektuloj en Francio, kiokiu permesisebligis al verkistoj, kiaj [[Henry de Montherlant]] kaj André Gide senĝene agnoski ilian preferon al la neplenkreskuloj, aŭ kiaj [[Roger Peyrefitte]] atingi bruan sukceson<ref name="Anne-Claude"/><ref>Ambroise-Rendu, Anne-Claude, 1988</ref>, ebligis aliajn, kiaj [[Tony Duvert]] kaj [[Gabriel Matzneff]], defendi ekde la fino de la 1960aj jaroj senvualajn diskursojn favoraj al pedofilio. Duvert, kiu en 1967 publikigis sian unuan romanon, ''Récidive'', kaj en 1973 gajnis la [[Premio Médicis|Premion Mediĉoj]], senvuale deklaros sin pedofilo. En 1974 li publikigis ''[[Le Bon Sexe illustré]]'', eseo en kiu li kritikas la seksan edukadon kaj la familion kaj defendas, ke «oni devas agnosku al la neplenaĝuloj, kaj infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori». En 1975 li ĝisfunde elvolvis siajn ideojn en nova eseo, ''[[L’Enfant au masculin]]'' («La infano virsekse»), en kiu li asertas, ke li havis ses-jarajn seksajn kunulojn. Matzneff, kiu abunde paroladis en siaj libroj pri sia prefero al geadoleskantoj, sen esti atakita de la amaskomunikiloj kaj samtempe kunlaborante en ĵurnaloj, kiaj ''Le Monde'', publikigis la saman jaron ''[[Les Moins de seize ans]]'' («La malpli-ol-16-jaruloj»), verketo en kiu li ekzaltas pederastion. La filozofo [[René Schérer]], profesoro en la Eksperimenta Universitata Centro de Vincennes, publikigis ankoraŭ en 1974 ''[[Émile perverti]]'' («La perversia Emilio»), eseo en kiu li kontestas, ke la seksaj rilatoj estus malutilaj por la infanoj kaj bedaŭras, ke la nuntempa edukado malakceptas kaj ekskludas la «pederastiajn rilatojn inter instruistoj kaj lernantoj»<ref>Schérer, René. ''Émile perverti''. Laurence Viallet-Éditions du Rocher: Paris, 2006, pp.&nbsp;145–146.</ref>. Schérer kaj la romanisto Guy Hocquenghem direktos en 1976 unu numeron de la revuo ''Recherches'' pri infaneco kaj edukado, kun la subteno, inter aliaj, de Michel Foucault kaj François Châtelet, kiu signos la apogeon de tiu ĉi intelektula diskurso pri pedofilio kaj hebefilio<ref>Droit, Roger-Pol, 2001.</ref>.
 
Tiaj verkoj estis ĝenerale subtenataj de eldonistoj, kiuj aliĝas al vasta revolucia perspektivo pli ol al la defendo de iu speciala seksprefero. Ili evidentigis, laŭ la eldonistoj kaj ĵurnalistoj, tutmondan strategion de kontestado de la socio kaj estis depostulataj, super ĉio, en nomo de la libereco de esprimo<ref name="Anne-Claude"/>.
Linio 267:
[[Dosiero:Save Our Children From Homosexuality Brochure.jpg|right|thumb|150px|Pamfleto uzita de ''[[Save Our Children]]'' en 1977, kun la frapfrazo «Ni savu niajn infanojn de la samseksemo!».]]
 
En 1976 Robin Lloyd, korespondanto de la NBC, publikigis la libron ''For Money or Love: Boy Prostitution in America'' («Pro mono aŭ amo: Infanprostituado en Usono»)<ref>Lloyd, Robin. ''For Money or Love: Boy Prostitution in America''. Nov-Jorko: Vanguard Press. Ankaŭ aperis eldono de ĉi tiu libro por Britio kun la titolo: ''PIayland: A study of Boy Prostitution''. Londono: Blond & Briggs, 1976.</ref>. En la verko, kies enkonduko estis skribita de usona senatano, Lloyd asertis, ke ekzistas grandega reto de prostituado implikanta pli ol 300 000 knabojn. La ideo, ke malantaŭ la infana pornografio kaŝiĝas granda komerco komenciĝis per tiu ĉi libro. Tamen, nenie en la verko estis iu empiria bazo por la nombro 300 000; Lloyd mem agnoskis, ke temis pri nura laborhipotezo, kiun li sugestis al pluraj fakuloj por submeti al provo iliajn reagojn<ref>C.v., p. 226.</ref>. Tio ne malebligis, ke Judianne Densen-Gerber, direktorino de Odyssey House, ĉeno de klinikoj de rezidenta kuracado por drogdependuloj, alproprigis al si la ciferon kvazaŭ ĝi reprezentus fideblan statistikon kaj iniciati, en 1977, kampanjon por mobilizi la publikan opinion kontraŭ la infana pornografio, akuzante la samseksemulojn pri ĝia grandskala produktado kaj distribuado. Siaflanke, la miss kaj kantistino [[Anita Bryant]] iniciatis alian kampanjon sub la devizo «[[Save Our Children|Savu niajn infanojn]]», je la servo de politika koalicio kun la sama nomo (Save Our Children) fondita de fundamentistaj kristanaj grupoj kontraŭ la rajtoj de la samseksemuloj, kies strategio baziĝis precipe sur tio, prezenti la samseksemulojn kiel koruptantoj de infanoj kaj danĝero por ĉi tiuj, asertante, ke «[ili] bezonas rekruti niajn knabojn por sekurigi ilian postvivadon kaj la propagadon de ilia movado». La 7an de julio 1977 la koalicio gajnis referendumon, kiu permesisebligis al Bryant abrogi ordonon en Miami, kiu havigis egalajn protektojn por gejoj kaj lesbaninoj kun la argumento, ke ĉiuj samseksemuloj estas pedofiloj.
 
La amaskomunikiloj sekvis plendetale la historiojn pri infana ekspluatado. Dum 1977, la naciaj ĵurnaloj publikigis naŭ artikolojn ĉi-rilate<ref>''The Readers' Guide to Periodical Literature''. La komputo estas farita surbaze de la artikoloj registritaj sub la kategorioj de infana pornografio kaj infana seksa misuzo, enkondukitaj en 1974.</ref>. ''[[The New York Times]]'', ĵurnalo, kiu ne estis konata pro sia sensaciismo, publikigis 27 artikolojn tiujare, kompare kun unu en la du antaŭaj jaroj. Kiam en majo 1977 la populara televidprogramo ''[[60 Minutes]]'' dediĉis elsendon al la infana pornografio, elĉeniĝis ondo de literoj al la politikistoj. En tiu printempo, iu subkomitato de la Komitato pri Juraj Aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj tenis plurajn aŭdiencojn pri la temo, kiuj daŭris ĝis la aŭtuno, tenante la infanan pornografion en la novaĵoj de Usono<ref>Seksa Infana Ekspluatado, aŭdiencoj antaŭ la Subkomitato pri Krimo de la Juĝa Komitato, Domo de Reprezentantoj, 95a Kongreso, 1a Sesio, 23a kaj 25a de majo, 10a de junio kaj 20a de septembro 1977. Serio n-ro 12, p. 194</ref>. Oni kreis platformon kontraŭ la infana pornografio, kies alvokoj por enkonduko de pli rigoraj rimedoj ricevis vastan politikan subtenon en la reganta etoso de morala paniko<ref name="jann">Schuijer, Jan; Rossen, Benjamin. «[http://www.ipt-forensics.com/journal/volume4/j4_2_1.htm The Trade in Child Pornography]» (angle), IPT Journal, Vol. 4, 1992.</ref>.