Burkino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 43:
Burkino havas areon egalan al 267.950 km² el kiuj 400 km² estas akvaj surfacoj. Ĝi situas sude de la arko de la rivero [[Niĝero (rivero)|Niĝero]] kaj de la [[Saharo]]. Plejparto de la lando situas en la [[Sudano (regiono)|regiono Sudano]], nur la plej norda parto estas en [[Sahelo]].
 
La lando estas relative ebena kun meza altitudo egala al 400 m. En sud-okcidento troviĝas [[grejso|sablostona]] montaro kun la plej alta pinto de la lando, la monto [[Tenakourou]] (747 m). Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun [[Malio]].
 
===Hidrografio===
La riveroj de Burkino apartenas al tri basenoj: la baseno de [[Voltao (rivero)|Voltao]], la baseno de [[Komoe (rivero)|Komoe]] kaj la baseno de [[Niĝero (rivero)|Niĝero]].
 
====Baseno de Voltao====
La plej granda baseno estas tiu de la rivero [[Voltao (rivero)|Voltao]] kun areo egala al 178.000 km² troviĝas en la okcidenta kaj centra parto de la lando. Ĝi inkluzivas la basenojn de la riveroj [[Mouhoun]] (Nigra Voltao), [[Nakambe]] (Blanka Voltao) kaj [[Nazinon]] (Ruĝa Voltao). Ties akvoj reuniĝas en la centro de [[Ganao]], kie ili formas la [[Lago Voltao|lagon Voltao]]. Nur en la Mouhoun la akvo fluas dum la tuta jaro.