Fosfata acido: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 72:
|}
 
'''Fosfata acido''' (aŭ '''fosfora acido''', '''fosforacido''', '''fosfatacido''') aŭ alinome '''ortofosfata acido''' (H<sub>3</sub>PO<sub>4</sub>) estas la plej grava [[oksigeno|oksoacido]] de la [[fosforo]]. Ĝi estas bazmaterialo por [[fosfora salofosforo|fosforaj saloj]] de la sinteza sterko, sed oni uzas ĝin por dentoplenigaĵoj, pretigo de albumindevenaĵoj, produktado de suker- kaj teksaĵindustriaj produktoj. Ĝi estas acida, fruktoodorafruktodora aldonaĵo de la nutraĵindustriaj produktoj.
 
La pura fosforacido estas [[kristalo|kristala]], [[solido|solida]] materialo (fandopunkto estas 42,35 °C). Ĝi estas senkolora, siropa likvaĵo (iom maldensemaldensa). Oni produktas la senfajnigitan acidon el fosforito, la pli puran version el blanka fosforo.
 
La fosforacido povas formi tri salojn, depende de tio, kiom hidrogenatomojn ĝi fordonas. Grava fosfata salo estas la natrio-dihidrogena fosfato (NaH<sub>2</sub>PO<sub>4</sub>), kiu estas uzata por reguligo de la hidrogenjona koncentreco (acideco); la dinatrio-hidrogena fosfato (Na<sub>2</sub>HPO<sub>4</sub>), kiu uzatas por akvomildigo per precipitigo de la multvaloraj metaloj; la trinatrio-fosfato (Na3PO4), kiun oni uzas en sapoj kaj lavaĵoj. La kalcio-dihidrogena fosfato aŭ kalcio-superfosfato [Ca(H<sub>2</sub>PO<sub>4</sub>)<sub>2</sub>] estas grava komponento de sinteza sterko, la kalcio-monohidrogen-fosfato (CaHPO<sub>4</sub>) malhelpas, ke la salo kaj sukero absorbu akvon (humidecon).