Malnova Testamento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[File:Entire Tanakh scroll set.png|thumb|right]]
 
La Biblio estas eble la plej multe legata libro en la historio de la homaro. Nur ĉi tiu fakto, sendepende de religiaj motivoj, faras ĝin deviga legaĵo por homoj de ordinara klereco. Por esperantistoj la '''Malnova testamento''' prezentas apartan allogon: ĝin tradukis [[L. L. Zamenhof]], kaj prave oni konsideras ĝin modela kaj instrua. Atenta tralegado kaj relegado kondukas diligentulon al supera regado de nia lingvo, ĉar tiu kolektos amason da instruaj parolturnoj kaj frazkonstruoj.
 
La hebrea MT konsistas el 39 libroj. Kelkaj el ili estas simple historiaj, aliaj profetaj, aliaj moralinstruaj kaj poeziaj. Sur iuj paĝoj oni trovas longajn, tedajn [[genealogio|genealogiajn]] listojn kaj nombrojn, sur aliaj belegajn pensojn de saĝeco kaj [[liriko]]. La unuaj kvin libroj ([[Genezo]], [[Eliro]], [[Levidoj]], [[Nombro]]j kaj [[Readmono]]) konsistigas la [[Torao]]n, aŭ [[Leĝo de Moseo|Leĝon]], ankaŭ nomatan [[Pentateŭko]].