8 131
redaktoj
e (ŝanĝis "Map Town Ltd" al "Map Town": la nomo de la entrepreno ŝanĝiĝis en 2011.) |
(ĝisdatigis la alineon pri postenoj kaj eldonaĵoj) |
||
Paul komencis agadon en la Esperanto-movado kiel kasisto de la Esperanto-Klubo de Victoria en 1978, kaj baldaŭ poste (1979) elektiĝis prezidanto de la [[Junularo Esperantista Kanada]]. Tri restadoj en Germanio (1978, 1979 kaj 1980/81) konatigis lin kun la eŭropa movado kaj kondukis al tutjara staĝo kiel [[volontuloj de TEJO | volontulo de TEJO]] en Centra Oficejo de UEA/TEJO en [[Rotterdam]] (1981/1982) por la [[Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO]], post kiu li elektiĝis estrarano de la [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]] dum la [[IJK]] en [[Leuven]]. Havante la estraran taskon de landa agado, li fariĝis unua redaktoro de ties organo ''[[TEJO Tutmonde]]''. Poste li dufoje reprezentis sian landon en la [[Komitato de UEA]], kaj mult-jare agadis kiel interreta instruanto de Esperanto por kursoj de la baza kaj meza nivelo.
Paul ankaŭ agadis en la kanada Esperanto-movado, aliĝante al la estraro de [[Kanada Esperanto-Asocio]] en 1984, akceptante la postenojn de vicprezidanto (1985), prezidanto (1991),
Paul nun loĝas en [[Kalgario]] ([[Alberto]]), kie li aktivas en la Kalgaria Esperanto-Rondo kaj redaktas la revuon ''Lumo'' de Kanada Esperanto-Asocio libertempe, dum li perlaboras siajn viv-rimedojn kiel vendisto de [[mapo]]j plej divers-specaj en la entrepreno '''Map Town'''. Li kontribuas al la evoluado de la Esperanta Vikipedio sub la nomo [[Vikipediisto:Kanadano|kanadano]].
|