Bertrand Russell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Biografio: + frua kariero + unua mondmilito
paĝorganizado + politika sekcio +
Linio 56:
 
=== Pri politiko ===
 
En 1918 estis eldonita lia libro ''Roads to Freedom: Socialism, Anarchism''<ref>1918, Roads to Freedom: Socialism, Anarchism, and Syndicalism, Londres, Allen & Unwin</ref> (''Vojoj al libereco : socialismo, anarkiismo''), kiu analizas plurajn politikajn teoriojn : la [[Socialismo|socialismon]] de la 19a jarcento, la [[marksismo|marksismon]], la [[Anarkiismo|anarkiismon]], la [[anarki-sindikatismo|anarki-sindikatismon]] kaj la gildsocialismon. Ene li defendas nekapitalisman politikon en demokratia kunteksto. Laŭ li plej bona teoria politiko estas gildosocialismo, kiu
 
{{cquote|akceptas tion, kio estas plej validebla samtempe en la asertoj de la ŝtataj socialismoj kaj en la timo de la anarki-sindikatismuloj pro la ŝtato, elektante federisman sistemon inter la diversaj profesioj por similaj kialoj al tiuj, kiuj dezirigas la federismon inter la nacioj.<ref>(france) B. Russell, ''Le monde qui pourrait être'', francigita de la angla de Maurice de Cheveigné, Lŭ, 2014, p32</ref>}}
 
=== Pacismo ===
 
Ĝi estis unu el la maloftaj intelektuloj, kiu publike opoziciis je la unua mondmilito ekde sia komenco. Ĝi multe prelegis kaj skribis ĉi-teme (Principles of Social Reconstruction, 1916), tial li perdis sian laboron kiel profesoro en la universitato de Kembriĝo kaj malliberiĝis dum 6 monatoj.
 
=== Socialismo ===
Dum sia tuta vivo, kun interesaj ŝanĝiĝoj kaj nuancoj, Russell laŭdis nemarksisman socialismon, kiu forigus la kapitalisman sistemon per malperfortaj vojoj.
 
=== Kontraŭkoloniismo ===
Linio 68 ⟶ 69:
Dum la [[Brita-bura milito]] en Suda Afriko, dank'al rîcaj korespondadoj kun [[Louis Couturat]], Russell iom post iom ekkonsciis pri la sinteno de sia memlando en imperiisma miloto. Sed ĝis la unua mondmilito li daŭre subtenetas la koloniismon, pensante ke ekzistas maljustecoj inter la antaŭenira stato de la diversaj civilizacioj. Rapide poste li denuncas la sintenojn kaj agadojn de la eŭropanoj, kiuj pli kaj pli ekspluatas la laŭdirajn malsuperajn rasojn. Li fine vidas en la angla imperiismo de la 19a jarcentfino, "''aferon iafoje krimeman, ofte ridindan kaj ĉiam naŭzan''" (Freedom and Organisation, 1934).<ref>(france) Olivier Esteves, « L’anticolonialisme de George Orwell et Bertrand Russell », revue Agone, 45 | 2011, URL : http://revueagone.revues.org/1019. Konsultita la 19an de junio 2015. DOI : 10.4000/revueagone.1019</ref>
 
=== Pri religio ===
 
Li proklamis sin filozofie [[agnostikulo]] kaj praktike [[ateisto]].
Linio 78 ⟶ 79:
{{cquote|Mi ne neas la valoron de la spertoj, kiuj naskis la religion. Post siaj kuniĝoj al malveraj kredoj, ili tiom bonfaris, kiom malbonfaris; liberigotaj el ĉi tiu kuniĝo, oni povu esperi ke nur la bono restu.<ref>(france) B. Russell, ''Science et religion'' (''Scienco kaj religio''), francigita de la angla de Philippe-Roger Mantoŭ, Gallimard, 1957, p139</ref>}}
 
=== Pri moralo ===
 
En [[Logiko|logika]] kaj [[Filozofio|filozofia]] kampo ekzistas konoj, sed ne ekzistas etikaj konoj laŭ Russell. Se eblas science refuti moralajn valorojn, ripozantajn sur evidentaj eraroj, aliflanke, ne eblas proponi sistemon de veraj valoroj, ĉar ĉiu moralo finfine havas sian kriterion en la homa deziro. Por Russel, nur eblas prezenti moralan konceptadon, esperante ke aliuloj kundividas ĝin.