Ĝermolisto de polaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Warszawa -> Varsovio
Linio 26:
 
=== [[Roman Forycki]] ===
'''Roman ForyckiFORYCKI''' (naskiĝis en la 9-an de aŭgusto [[1936]] en Wilczebłota, distrikto [[Kościerzyna]], mortis akcidente la [[25-an de junio]] [[2011]] en Mostowo, apud [[Koszalin]]) - pola [[sacerdoto]] kaj [[esperantisto]], [[rektoro]] de Superaj Animzorgaj Seminarioj en Ołtarzew (proksime al [[Ożarów Mazowiecki]]) en la jaroj 1978-1984 kaj en [[Ełk]] (1993-2002).
 
En 1954 eniris kiel novico palotinan [[ordeno (eklezio)|ordenon]] en [[Ząbkowice Śląskie]]. En Ołtarzew studis [[filozofio]]n (1955-57) kaj [[teologio]]n (1957-61) kaj ĉe la fino iĝis [[presbitero]]. En 1965 magistriĝis pri filozofio en Katolika Universitato de [[Lublin]]. Doktoriĝis en 1972 surbaze de la disertaĵo: ''Problemo de deirpunkto de la teodicea argumentado pri okazinteco''. Samjare ekgvidis en Ołtarzew [[Apostolo|Apostolan]] Instituton. En la [[Akademio]] de [[Katolikismo|Katolika]] Teologio en [[Varsovio]] lekciis pri filozofio de [[religio]].