Sukero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
Ekde la lasta parto de la 20a jarcento, oni polemikis ĉu dieto alta en sukeroj, ĉefe de rafinitaj sukeroj, estas bona por homa sano. Sukero estis ligita al [[tropezo]], kaj supozeble iel responsa aŭ tute metita kiel kaŭzo de [[diabeto]], [[kormalsano]]j, [[frenezo]], makula degenerado, kaj dentomalfortigo. Nombraj studoj estis entreprenitaj por klopodi klarigi tiun aspekton, sed kun variaj rezultoj, ĉefe pro la mafacilo trovi kontrolotajn loĝantarojn liberaj el uzado aŭ konsumado de sukero.
 
==Etimologio==
[[File:Myrmicaria brunnea.jpg|thumb|[[Formiko]] manĝanta sukerkristalojn]]
La [[etimologio]] montras la disvastigon de tiu varo. La [[Angla lingvo|anglalingva]] vorto "sugar"<ref>La -g- estas neklarigita, eble montrante influon de [[Venecia lingvo|Venecia]] dialekto.</ref> originiĝis el la [[Araba lingvo|araba]] vorto سكر ''sukkar'', kiu siavice devenas el la [[Persa lingvo|persa]] شکر ''shekar'',<ref>Komparu la [[Oxford English Dictionary|OED]] kaj la [http://www.etymonline.com/index.php?term=sugar ''Online Etymology Dictionary''].</ref>
mem deriva el [[Sanskrita]] ''शर्करा'' ''śarkarā'',<ref name=Hassan> Ahmad Y Hassan, [http://www.history-science-technology.com/Articles/articles%2072.htm Transfer Of Islamic Technology To The West, Part III: Technology Transfer in the Chemical Industries], ''History of Science and Technology in Islam''.</ref> kiu originiĝis el la [[Tamila lingvo|Tamila]] ''சக்கரை'' ''Sakkarai''.<ref>{{cite book|last=Achaya|first=K.T.|title=The Story of Our Food|year=2003|publisher=Universities Press|isbn=9788173712937|page=7}}</ref> Ĝi plej probable venis al eŭropaj lingoj pere de italaj komercistoj. La tiutempa itala vorto estas ''zucchero'', dum la [[Hispana lingvo|hispana]] kaj [[Portugala lingvo|portugala]] vortoj, nome ''azúcar'' kaj ''açúcar'' respektive, montras restojn el la araba difina artikolo. La malnovfranca vorto estas ''zuchre'' – nuntempa franca ''sucre''. La pli frua [[Greka lingvo|greka]] vorto registrita estas σάκχαρις (''sákĥaris'').<ref>[http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.04.0057%3Aentry%3Dsa%2Fkxar σάκχαρ], Henry George Liddell, Robert Scott, ''A Greek-English Lexicon'', ĉe Perseus</ref><ref>Tiu formo ne estis fonetike klarigita, sed povas montri mezperadon tra lingvo ''survoje'' el la Sanskrito origina. Moderngreka ζάχαρη [sáχari] ŝuldiĝas el simpligo [kχ] > [χ] kaj komenca kontaĝo (el την σάχαρη [tin sáχari] > τη ζάχαρη [ti záχari]). Tiu vorto ŝanĝis ankaŭ sian nomklason.</ref> Kontentiga itinero kiu tute klarigu la etendon de la vorto estas ankoraŭ farata. La anglalingva vorto ''jaggery'', nome kruda bruna sukero farita el palmosevo aŭ suko de sukerkano, havas similan etimologian devenon; portugala ''xagara'' aŭ ''jagara'', deriva el [[Malajala lingvo|malajala]] ''chakkarā'' el Sanskrito ''śarkarā''.<ref>{{cite web |url=http://oxforddictionaries.com/definition/english/jaggery |title=Jaggery |publisher=Oxford Dictionaries |accessdate=2012-08-17}}</ref>
 
== Produktado ==