Dora dialekto de la antikva greka lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la artikolo estas ektradukita
 
la artikolo estas parte tradukita
Linio 4:
 
Kun la nord-okcidenta dialekto ĝi konsistigas la «okcidentan grupon» de la klasikaj grekaj dialektoj.
 
Dum la [[Helenisma Epoko]], kiam regis la [[Aĥea Ligo]], en la [[kojnea greka lingvo]] aperis multaj specialaĵoj komunaj por ĉiuj doriaj dialektoj, kiuj malhelpis disvastiĝon al Peloponezo de la «atika kojneo» ĝis la 2-a jarcento antaŭ nia erao<ref>Carl Darling Buck, ''The Source of the So-Called Achaean-Doric κοινη'', The American Journal of Philology (1900), p. 193.</ref>.
 
Tiu komune akceptita dialekto komencis esti uzata en ediktoj de la Aĥea Ligo. En [[Arkadio]] ĝian aperon tre facilas spuri ĉar ĝi rimarkeble diferencas de la antikva ne-doria [[Arkadia-kipra dialekto de la antikva greka lingvo|arkadia dialekto]]. En Aĥeo mem ĝi tenis siajn poziciojn ĝis la unua jarcento de nia erao. La aĥea doria kojneo ne havis tiujn ekstremajn ecojn, kiuj estas tipaj por la egea variaĵo de la doria dialekto kaj la nord-okcidenta doria kojneo.