Dora dialekto de la antikva greka lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
espereble, la artikolo estas fintradukita
e stilo, vikiigo
Linio 1:
La '''dora''' ({{lang-grc|Δωρικός}}) estasestis dialekto de la [[antikva greka lingvo]].
 
Variaĵojn de ĉi dialekto parolis loĝantoj de suda kaj orienta [[Peloponezo]], [[Kreto (insulo)|Kreto]], [[Rodoso]], ĉe kelkaj insuloj en la sudo de la [[Egea maro]], en kelkaj urboj de [[Malgrandazio]], [[Granda Grekio]] (suda Italio), [[Sicilio]], [[Epiro (historia regiono)|Epiro]] kaj [[Antikva Makedonio|Makedonio]].
 
Kun la nord-okcidenta dialekto ĝi konsistigas la «okcidentan grupon» de la klasikaj grekaj dialektoj.
Linio 7:
Dum la [[Helenisma Epoko]], kiam regis la [[Aĥea Ligo]], en la [[kojnea greka lingvo]] aperis multaj specialaĵoj komunaj por ĉiuj doriaj dialektoj, kiuj malhelpis disvastiĝon al Peloponezo de la «atika kojneo» ĝis la 2-a jarcento antaŭ nia erao<ref>Carl Darling Buck, ''The Source of the So-Called Achaean-Doric κοινη'', The American Journal of Philology (1900), p. 193.</ref>.
 
Tiu komune akceptita dialekto komencis esti uzata en ediktoj de la Aĥea Ligo. En [[Arkadio]] ĝian aperon tre facilas spuri ĉar ĝi rimarkeble diferencas de la antikva ne-doria [[Arkadia-kipra dialekto de la antikva greka lingvo|arkadia dialekto]]. En [[Aĥeo]] mem ĝi tenis siajn poziciojn ĝis la unua jarcento de nia erao. La aĥea doria kojneo ne havis tiujn ekstremajn ecojn, kiuj estas tipaj por la egea variaĵo de la doria dialekto kaj la nord-okcidenta doria kojneo.
 
Estas ĝenerale akceptite, ke la doria dialekto estiĝis en la montoj de [[Epiro]], en la nord-okcidenta Grekio, patrolando de [[doroj]]. Ĝi estis disvastigita al ĉiuj aliaj regionoj dum la [[dora envado]] (ĉirkaŭ 1150 antaŭ nia erao) kaj posta koloniado. Ekzisto de la [[Dorio (Grekio)|dora ŝtato]] en la centra Grekio, al la nordo de la [[golfo de Korinto]], venigis teorion, ke la dora ĝermis en la nord-okcidenta Grekio aŭ almenaŭ en la limoj de [[Balkanoj]]. La dialekto disvastiĝis norden de la [[megara]] kolonio [[Bizanco]] kaj la [[Korinto|korintaj]] kolonioj [[Potideo]], [[Duraso|Epidamno]], [[Apolonio (Ilirio)|Apolonio]] kaj [[Ambrakio]].
 
Lokaj epigrafaj atestoj estas limigitaj per Ediktoj de la Epira Unio kaj sorĉtabelo el [[Pelao]] (ambaŭ ne pli frue ol 4-a jarcento antaŭ nia erao), kaj ankaŭ dora [[eponimo]] {{langi|grc|Μαχάτας}}, unuafoje renkontita en Makedonio (antaŭ 5-a jarcento antaŭ nia erao)<ref>[http://epigraphy.packhum.org/inscriptions/main?url=oi%3Fikey%3D312724%26bookid%3D172%26region%3D4%26subregion%3D11 SEG 49:776]</ref>.
Linio 15:
== Variaĵoj ==
=== La dora mem ===
Loko de la dora dialekta grupo en la ĝenerala klasifiko de la antikvaj grekaj dialektoj dependas de elektita klasifika maniero. Superas la opinio, ke la dora estas subgrupo de la okcidentaj grekaj dialektoj. Iuj uzas anstataŭ la vorton «dora» la terminojn «norda greka» aŭ «nord-okcidenta greka». La geografiaj diferencoj estas nur vortaj: ĉiujn dorajn dialektojn oni parolis pli sude ol la «sudan grekan» aŭ «sud-orientan grekan».
 
Kiel ajn estus, la nomo «norda greka» estas apriore bazita sur tio, ke la [[doroj]] venis el nordo, kaj sur tio, ke la dora estas firme ligita al la nord-okcidenta greka. Kiam komenciĝis la disdivido, oni ne scias. Ĉiuj «nordanoj» eble parolis dum la dora invado saman dialekton; kaj, certe, la dora povis eĉ pli diferenciĝi je klasikaj dialektoj nur kiam la doroj okupis lokon en la sudo de la lando. Do, «okcidenta greka» estas plej preciza titolo por la klasikaj dialektoj.
Linio 38:
==== Korinta ====
[[Dosiero:GreeceCorinth.png|maldekstre|90px]]
La korintan subdialekton oni parolis komence en la regiono de la terkolo inter Peloponezo kaj la kontinenta Grekio, tio estas sur la [[istmo de Korinto]]. Poste oni parolis ĝin en [[Korinto]], [[Sikiono]], [[Kleono]], [[Flio]]; en korintaj kolonioj en la okcidenta Grekio: [[Korfuo (urbo)|Korfuo]], [[Lefkado]], [[Anaktorio]], [[Ambrakio]]; en [[Granda Grekio|grandgrekaj]] kolonioj [[Sirakuzo]] kaj [[Ankono]]; en korfuaj kolonioj: [[Duraso|Diraĥio]] kaj [[Apolonio (Ilirio)|Apolonio]]. La plej fruaj skribaĵoj en Korinto estas datataj je komenco de la 6-a jarcento antaŭ nia erao. Ili estas skribitaj per la loka variaĵo de la [[Greka alfabeto|greka skribo]].
 
Korinto kontraŭas la ideon, ke la doroj estis vilaĝaj militaristoj, kiel iuj opinias pri la spartanoj. Situinta ĉe internacia komerca vojo Korinto ludis gvidan rolon en restarigo de Grekio post la jarcentoj de malordo kaj izolo post la kolapso de la [[Mikena Grekio]].