Rado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q446)
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Ĉar rado estas rigida objekto, ĝi ne rotacias nur kiam ĉiuj [[tordo]]j al ĝi estas balancitaj. Ĉar des pli granda la tordo ju pli proksima estas la forto al la akso, oni povas uzi radon por ŝanĝi inter grandaj kaj malgrandaj fortoj aplikitaj per frotado kun zonoj aŭ aliaj rado (ekzemple [[dentrado]]j). Aliaj varioj de la rado estas la [[pulio]] kaj la [[vinĉo]].
 
==Deveno kaj historio==
 
==Komencoj==
 
Post la uzo de fajro kaj la transiro al alimentaro-produktanta vivmaniero la apliko de la rado estis la tria paŝo en la pasinteco de la homaro. Kune kun la ĉaro ĝi faris trasponteblaj la distancojn, plifaciligis la transporton de objektoj, sistemigis la komercon, kaj ĝi trovis gravan rolon ankaŭ en la batalado. Ĝia invento estis kontinua kaj komuna rezulto de homoj. Ĝia bezono vekiĝis, kiam la homo de novŝtonepoko setliĝis, daŭrigis terkultivadon per pikfosilo, bredis bestojn kaj estiĝis bezono de ilo por trasporti pli grandajn ŝarĝojn al pli grandaj distancoj, do bezono de ĉaro.
 
La praulo de la ĉaro povis esti la sledo. La sledoj sur marĉaj ebenaĵoj estis pli uzeblaj, kaj je manko de stratoj ĉaroj en la montaroj eĉ ne estis uzeblaj. La ĉaro estis sledo sur radoj. La veturiloj kun radoj estas konataj de 5500 jaroj. Sur reliefo trovita el la [[sumer|sumera]] urbo [[Uruk]] el la tempo 3500 a. Kr. videblas sledo ekipita kun radoj. El la proksima oriento de la 4-a jarmilo a. Kr. devenas la plej malnovaj argilaj ĉaro-trovaĵoj, ankaŭ sur reliefaj scenoj. Apenaŭ certa estas, ke ankoraŭ pli frue estis radoj aplikataj. Oni trovis ankaŭ en Polujo modelojn de karioloj el la tempo ĉ. 3500 jaroj a. Kr., kaj en Rusujo oni trovis ankaŭ realaj kariolojn.
 
Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj en la [[Karpata baseno]] c. 3500 j. a. Kr. radoj estis jam uzataj.
 
Laŭ Markus Vosteen rado estis kreita samtempe ĉ. 3500 jaroj a. Kr. kaj en Mezopotamio kaj en Karpata baseno, kaj el ĉi tiu centro disvastiĝis la uzo de la rado.
La penso pri rado eble estis rekondukebla al la uzo de arbotrunkoj kiel ruliloj. La prahomo por trasporto uzis dikan trunkon, kiun li trenis post si je unu fino de truko. Eble la trunko povis hazarde turniĝi transverse, kaj la homo divenis la antaŭaĵon de rulado. Oni devis nur meti la ŝarĝon sur la rulantan trunkon. Rulilo estas ankaŭ hodiau uzata, se oni devas movigi pezajn pecojn. Sed ĝi havas ankaŭ malavantaĝon: la ŝarĝo dum antaŭeniro deruliĝas desur la ruliloj. Kvankam estas konataj kelkaj teorioj, ŝajnas, ke la ĉaro evoluiĝis de la rulanta korpo.
 
 
La plej malnovaj, konataj radoj estis diskoj aŭ plenaj radoj. Ili fariĝis el tri skulptitaj plankoj, kiujn kunfiksis rigidiloj, ĉar la prahomoj sen [[segilo]] per ŝton[[hakilo]] ne povus eltranĉi el trunkoj radon. Kaj tiaj radoj rapide disfalus laŭ la raddirektaj fendetoj. Do oni krevis la trunkon laŭlonge, tiel fariĝis plankoj, el kiuj oni povis fari radon. Tiaj radoj el kelkaj tavoloj estas la plej disvastiĝintaj, kvankam restis malmultaj pecoj de tiuj, primitivaj radoj. En Mezopotamio oni faras la mallongajn vojojn ankoraŭ hodiaŭ per karioloj kun tiaj plenaj radoj.
 
 
== Vidu ankaŭ ==