Lenin-premio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la artikolo estas ektradukita
 
la artikolo estas parte tradukita
Linio 21:
En 1935—1957 ili ne estis aljuĝataj. En 1941—1952 estis aljuĝataj [[Stalin-premio]]j en tri gradoj.
 
{{daton|15|aŭgusto|1956}} la Centra Komitato de KPSU kaj la Konsilio de ministroj de USSR farisakceptis la decidonrezolucion restarigi premiojn omaĝe al Lenin kaj aljuĝadi ilin ĉiujare en la naskiĝtago de Lenin, {{daton|22|aprilo}}. En 1957 estis restarigita aljuĝado de Lenin-premioj pro elstaraj sciencaj laboraĵoj, arĥitekturaj kaj teĥnikaj instalaĵoj, inventoj aplikataj en la nacia ekonomio, teĥnologiaj procedoj kc; estis lanĉitaj ankaŭ Lenin-premioj pro elstaraj verkoj literaturaj kaj artaj. En marto 1960 estis lanĉitaj Lenin-premioj en la terenoj de ĵurnalistiko kaj publicistiko.
 
Ekde 1957 Lenin-premioj estis aljuĝataj en la naskiĝtago de Lenin ĉiujare escepte de 1958 kaj 1966, kaj ekde 1967 en ĉiu para jaro. Sufiĉe ofte estis enmanigataj tiel nomataj «fermitaj» aŭ «sekretaj» Lenin-premioj (ĉefe pro laboraĵoj rilataj al defensivo; rezolucioj pri ilia aljuĝo ne estis publikigataj). En tiaj kazoj la regulo «unufoje dujare» povis ne validi.
 
Origine estis enmanigataj 42 premioj. Ekde 1961 laŭ la statuto povis esti enmanigataj ĝis 76 premioj ĉiujare. En tiu nombro ĝis 60 premiojn aljuĝadis la Komitato pri Lenin-premioj en la terenoj de scienco kaj teĥniko kaj ĝis 16 premiojn la Komitato pri Lenin-premioj en la terenoj de scienco kaj arto ĉe la Konsilio de ministroj de USSR. En 1967 kvanto de premioj estis malaltigita al 30. Al laŭreatoj estis enmanigataj diplomo, ora surbrusta medalo kaj monpremio.
 
En 1956—1967 Lenin-premio estis sola ŝtata premio de plej alta nivelo, tial la nombro de ĝiaj laŭreatoj estis granda. En 1967 estis lanĉita la [[Ŝtata premio de USSR]] kiu estis konsiderata kiel malpli prestiĝa, tio plialtigis la nivelon de Lenin-premio. Diplomoj de [[Stalin-premio]]j estis anatataŭitaj per respektivaj diplomoj de Ŝtataj premioj.
 
[[Dosiero:Awards of the USSR-1958. CPA 2149.jpg|eta|200px|Poŝtmarko de USSR, 1958.]]
 
Laŭ la rezolucio de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de ministroj de USSR de {{dato|9|septembro|1966}}<ref>СП СССР, 1966, № 21, ст. 188{{ref|ru}}</ref> unufoje dujare estis aljuĝataj 30 Lenin-premioj (en tiu nombro 25 pri scienco kaj teĥniko kaj 5 pri literaturo, arto kaj arĥitekturo). En 1970 aldone estis lanĉita premio pro verkoj de literaturo kaj arto por infanoj (rezolucio de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de ministroj de USSR de {{dato|26|marto|1969}}<ref>СП СССР, 1969, № 8, ст. 48{{ref|ru}}</ref>).
 
La statuto pri Lenin-premioj estis konfirmita fare de la Centra Komitato de KPSU kaj Konsilio de ministroj de USSR {{daton|17|februaro|1967}}<ref>СП СССР, 1967, № 6, ст. 29{{ref|ru}}</ref>. La statuto estis difinanta la rondon de ŝtataj, sociaj kaj sciencaj organizaĵoj kiuj rajtis kandidatigi laboraĵojn por Lenin-premio: la Prezidantaro de la Akademio de Sciencoj de USSR kaj de la akadimioj de sciencoj de la uniaj respublikoj, Akademio de medicinaj sciencoj de USSR, Tutunia akademio de agrokulturaj sciencoj (VASĤNIL), Akademio de pedagogiaj sciencoj de USSR, sciencaj kaj inĝenieraj-teĥnikaj societoj, kolegioj de la ministrejoj de USSR kaj de la uniaj respublikoj, komitatoj ĉe la Konsilio de ministroj de USSR, prezidantaro de la Tutunia centra komitato de sindikatoj, la Centra Komitato de [[Komsomolo]], estraroj de unioj de verkistoj, pentristoj, komponistoj, arĥitekturistoj, kinematografistoj kaj ĵurnalistoj de USSR, Prezidantaro de la Akademio de pentrarto de USSR, respublikaj teatraj societoj, scienc-esploraj, inĝenieraj kaj projektaj organizaĵoj, eldonejoj, redaktantaroj de ĵurnaloj kaj revuoj, kunvenoj de kolektivoj de entreprenoj, institucioj kaj organizaĵoj. Por Lenin-premioj povis esti kandidatigitaj sciencaj laboraĵoj, verkoj de literaturo, arto kaj arĥitekturo, presitaj (publike plenumitaj, instalitaj) ne pli malfrue ol unu jaron antaŭ la indikita limdato, kaj laboraĵoj en la tereno de teĥniko kaj industrio post ilia ekapliko en la nacia ekonomio.
 
Laboraĵoj honoritaj per la [[Ŝtata premio de USSR]] ne estis kandidatigataj por Lenin-premio. Ne estis allasata ankaŭ samtempa kandidatigo de sama laboraĵo por ambaŭ premioj.