Riisma Esperanto de 1994: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Kontraŭargumentoj: Aldonis argumenton pri "ge-". ''Ri''paris lastan alineon.
Alekso92 (diskuto | kontribuoj)
e →‎Kontraŭargumentoj: frazo pri la ĉina aldonita.
Linio 34:
Kiel ĉiuj reformoj rigardataj kiel kontraŭfundamentaj, riismo estas uzata de preskaŭ neniuj Esperantistoj, kaj neniuj verkistoj ĝis nun uzis la pronomon ''ri'' en siaj verkoj. Riisto povas riski konfuzojn kaj miskomprenojn, kaj eĉ kiam tiu estas komprenata, la lingvouzo tiras la atenton de la alparolato al la gramatiko kaj for de la enhavo de la parolo aŭ verko.
 
Unu el la argumentoj de subtenantoj de riismo estas, ke simetria uzo de ''-iĉ-'' kaj ''-in-'', kaj neneceso specifigi la sekson de priparolato iom post iom instigus al senseksisma pensado. Tio tamen estas dubinda. Se estus tiel, oni atendus, ke parolantoj de la [[turka lingvo|turka]] kaj [[ĉina lingvo|ĉina]], ekzemple, kiuj ne havas seksan distingon ĉe triapersonaj pronomoj, pensus malpli seksisme, ol parolantoj de ekzemple la [[angla lingvo|angla]] aŭ la [[franca lingvo|franca]], sed ne estas indikaĵoj, ke ja estas tiel. Estus same kiel aserti ke filipinanoj estas malaktivaj homoj, nelaboremaj, ĉar la tagaloga lingvo estas plej kutime malaktiva "muson ĉasas kato".
 
La enkonduko de ''ri'' kaj ''-iĉ-'' estas konfuze malsimetria kaj kontraŭ[[fundamento|fundamenta]]: la uzado de ''ŝi'' kaj ''-in-'' malambigue esprimas inan sekson, dum la uzo de ''li'' kaj nenia sufikso estas origine ambigua je sekso, sed povas kontrasti al ''ŝi'' kaj ''-in-'' por tiam esprimi viran sekson. Ekz. ''Kiam alvenas novulo, salutu lin.'' (sen esprimi sekson) kaj ''Ĉu estas filo aŭ filino, ĉu li aŭ ŝi?'' (esprimante sekson). La riismo asertas, ke ''li'' havas strikte viran sencon, limigante la signifon de [[fundamento|fundamenta]] vorto, kaj rompante la simetrion inter ''li'' kaj nenia seksindika sufikso. Aldone, eĉ en la ĉina, ties pronomo "li", distingita nur skribe, estas same uzata por ne esprimi sekson.
 
La ununombra uzo de ''ge-'' kreas novan dubsencecon: Se ''geviro'' uzeblas, signifante "homo plenkreska, ĉu ina aŭ iĉa", kion do signifas ''geviroj''? Verŝajne ''du geviroj'' povas esti aŭ
Linio 57:
===koncerne "-iĉ-"===
 
* La plejparto de la vortoj iam konsiderataj kiel baze viraj, specife tiuj kun finaĵo ''-anto'', ''-ulo'', ''-isto'', nun estas pli kaj pli konsiderataj kiel senseksaj, kaj oni precizigas nur kiam necesas. La seksaj vortoj pli kaj pli limiĝas je kelkaj [[Iĉa radiko|kernaj vortoj]], precipe por familianoj. Eĉ pri la vorto "amiko", jam multaj opinias ĝin neŭtrala ("Ŝi estas mia amiko" 6000 guglaj rezultoj kompare al 1000 per "amikino").
 
* Oni povas precizigi virseksecon per prefikso ''vir-'' aŭ adjektivo ''vira''.
 
* Tiuj, kiuj trovas ŝanĝon de pronomoj (kvankam nekontraŭfundamenta, nur enkonduko de neologismo) tro stranga pro sia kutima lingvouzo, povas turni sin al [[iĉismo]], kiu enhavas la sufikson ''-iĉ-'' sed ne la pronomon ''ri'' (kaj kiu ankaŭ estas pritraktita kiel kontraŭfundamenta pro ekz-e neŭtraligo de oftaj radikoj kiel "patro").
 
== En Esperanto-kulturo ==