Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 4 jaroj
 
=== Instruado ===
En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto kun aprobo por gvidi kursojn laŭ asociaj ekzamenoj ĉe [[Eduard Vladimír Tvarožek]] kaj [[Magda Šaturová-Seppová]]. Li gvidis kursojn de diversaj niveloj dum [[SET-Lanĉov]] kaj [[InPaSem]] en Ĉeĥio, [[SELKO]], [[Somera Esperanto-Studado]] (SES) en Slovakio, Someraj E-kursoj en Finnlando, Pollando, Germanio, Francio ([[TAKE]]/[[IKEF]]), Svislando ([[Kultura Centro Esperantista|KCE]], La ChaŭChaux-de-Fonds), Hispanio ([[Internacia Semajno]]), Nov-Zelando ([[Oceania Kongreso]]) kaj aliaj. En 1982 organizis kaj direktoris [[Internacia Junulara Kursejo|Internacian Junularan Kursejon]] en [[Bardejov]], [[Slovakio]].<ref name="panteono" />
 
Lia lernolibro ''Esperanto per rekta metodo'' estis tradukita al 34 lingvoj (en 2014). Ĝi estas disponebla por aliaj instruistoj kun aldona instrua materialo, kiel priskribitaj bildoj, sonregistrita modela elparolo kaj muzika albumo [[Kantoj por kursoj]] por engaĝigi lernantojn.<ref name="panteono" />
Sennoma uzanto