Poliomjelito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
 
'''Bezonaĵoj por la likvido de poliomjelito'''
[[Dosiero:Albert Sabin.jpg|thumb|right|Albert Sabin]]
 
Dum 1954-1955 en Usono aperis la unua efika kaj sendanĝera kontraŭ-poliomjelita [[vakcino]], kreita de doktoro [[Jonas Salk]]. Ĝi enhavas mortigitajn poliovirusojn de tri tipoj, kontraŭ kiuj la [[organismo]] ellaboradas defendajn antikorpojn. La vakcinon oni enigas en la organismon per [[injekto]]j. Sed vakcino havas gravan nesufiĉecon: ĝi stimulas fabrikadon de antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, trovitajn nur en la sango, sed ne tiujn en la intestaro. Do, la vakcino sukcese protektas la organismon kontraŭ paralizigaj formoj de poliomjelito, sed ne evitas la virusportadon, t.e. ne sendanĝerigas la ĉefajn fontojn de infektado. Post du jaroj, la usona doktoro [[Albert Sabin]] malkovris kontraŭ-poliomjelitan vakcinon, entenantan vivajn, sed malfortigitajn (atenuiĝajn) poliovirusojn de tri tipoj. Kontraŭ ili en la organismo produktiĝas antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, kiuj ne nur penetras la sangon, sed ankaŭ loĝas en la intestaro. Do, la vakcino de Sabin protektas la organismon ne nur kontraŭ paralizigaj formoj de la malsano, sed ankaŭ kontraŭ virusportado en la intestaro. La vakcino de Sabin havas ankoraŭ unu preferindecon: ĝin oni enigas en la organismon perbuŝe, en formo de gutoj. Sed ĝi ne estas tute sendanĝera: ĉe unu el du milionoj da vakcinitoj (aŭ eble kelkaj kazoj el unu miliono) povas aperi simptomoj de vakcinorilata poliomjelita paralizo. Sed la kapableco de la vakcino preventi la disvastigon de poliomjelito multe superas tiun difekton.