Sano: Malsamoj inter versioj

3 213 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
 
La ĉefa sanafero kiu estas plej bedaŭrinda estas ke, spite ke majoritato de tiuj sanproblemoj estas antaŭvideblaj kaj tiele eviteblaj kaj preventeblaj, proksimume mil milionoj da personoj ne havas aliron al sansistemoj (Shah, 2014). Oni povasdiri ke plej ofta kaj damaĝa sanproblemo estas ke multaj homoj ne havas aliron al kvalitaj rimedoj.<ref>{{cite web|url=http://www.un.org/en/globalissues/health/ |title=United Nations Global Issues |publisher=Un.org |date= |accessdate=2014-03-01}}</ref><ref>{{cite web|url=http://www.intrahealth.org/page/the-top-10-global-health-issues-to-watch-in-2013 |title=The Top 10 Global Health Issues to Watch in 2013 |publisher=Intrahealth.org |date= |accessdate=2014-03-01}}</ref>
 
==Mensa sano==
{{Ĉefartikolo|Mensa sano}}
'''Mensa sano''' estas nivelo de [[psikologio|psikologia]] [[Vivkvalito|bonfarto]], aŭ foresto de [[mensa malsano]];<ref name=About>About.com (2006, Julio 25a). ''What is Mental Health?''. Konsultita la 1a de Junio, 2007, el [http://mentalhealth.about.com/cs/stressmanagement/a/whatismental.htm About.com]</ref> ĝi estas la "psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo".<ref name=Princeton>[[Princeton University]]. Konsultita la 4an de Majo, 2014, el [ordnetweb.princeton.edu/perl/webwn?s=mental+health&sub=Search+WordNet&o2=&o0=1&o8=1&o1=1&o7=&o5=&o9=&o6=&o3=&o4=&h= Princeton.edu]</ref> El la vidpunkto de [[pozitiva psikologio]] aŭ [[holismo]], mensa sano povas inkludi individuan kapablon por ĝui la vivon, kaj krei ekvilibron inter vivagado kaj klopodoj por atingi [[psikologia rezisto|psikologian reziston]].<ref name=About/> Laŭ la [[Monda Organizaĵo pri Sano]] (MOS aŭ en angla WHO) mensa sano inkludas "subjektivan bonfarton, perceptitan memefikon, aŭtonomecon, kapablon, intergeneracian dependon, kaj mem-ĝisdatigon de la propra intelekta kaj emocia potencialo, inter aliaj."<ref name="WHO">{{cite web | url=http://www.who.int/whr/2001/en/whr01_en.pdf?ua=1 | title=The world health report 2001 - Mental Health: New Understanding, New Hope | publisher=WHO | accessdate=4a de Majo 2014}}</ref> Krome la MOS asertas ke la bonfarto de individuo estas enhavata en la realigo de ties kapabloj, fronte al normalaj stresoj en la vivo, al produktiva laboro kaj al kontribuo al sia komunumo.<ref name="WHO factsheet">{{cite web | url=http://www.who.int/mediacentre/factsheets/fs220/en/ | title=Mental health: strengthening our response | publisher=WHO | accessdate=4a de Majo 2014}}</ref> Tamen, kulturaj diferencoj, subjektivaj taksadoj, kaj konkurencaj profesiaj teorioj, ĉio tuŝas la stato kiel "mensa sano" estas difinita.<ref name=WHO/>
 
Persono luktanta kontraŭ sia konduta sano povas fronti kontraŭ streso, [[deprimo]], [[anksieco]], socirilataj problemoj, [[aflikto]], [[Dependeco (medicino)|adikto]], [[atentomanka-hiperaktiva perturbo]] aŭ [[lernomalkapablo]], [[afekcia perturbo]], aŭ aliaj psikologiaj problemoj.<ref>http://captus.samhsa.gov/prevention-practice/prevention-and-behavioral-health/behavioral-health-lens-prevention/1</ref><ref name="Kitchener, BA 2002, p 5">Kitchener, BA & Jorm, AF, 2002, Mental Health First Aid Manual. Centre for Mental Health Research, Canberra.. p 5</ref> Konsilistoj, terapiistoj, [[vivotrejnisto]]j, [[psikologo]]j, [[Flegado|flegistinoj]] aŭ [[kuracisto]]j povas helpi administri kondutsanajn aferojn per traktadoj kiaj terapio, konsilado, aŭ kuraciloj. La nova kampo de "tutmonda mensa sano" estas "la areo de studo, esplorado kaj praktikado kiu metas kiel prioritaton plibonigon de mensa sano kaj atingon de egaleco en mensa sano por ĉiuj homoj tutmonde".<ref name=Patel>{{cite journal | author = Patel V., Prince M. | year = 2010 | title = Global mental health – a new global health field comes of age | url = | journal = JAMA | volume = 303 | issue = | pages = 1976–1977 | doi=10.1001/jama.2010.616 | pmid=20483977 | pmc=3432444}}</ref>
 
== Proverbo ==
173 484

redaktoj