Kuklando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Kuklando estas fikcia aŭ fantazia loko, kie ĉiaj mirindaĵoj povas okazi, por bono kaj malbono de ĝiaj loĝantoj. Oni diras, ke tie oni manĝas delikataĵojn kaj trinkas fajnajn trinkaĵojn kaj amoras laŭvole, unuvorte, en Kuklando, oni feliĉas, envere konas la feliĉon. Oni ankaŭ diras, ke en tiu lando oni ne laboras, ĉar ne necesas. Kaj iuj el ni, tre konvenciaj, diras, ke ili estas "mallaboremaj", sekve, pigruloj. Nu, mi ne scias, por bono kaj malbono en Kuklando oni feliĉas kaj faras kion ajn oni volas, kaj tio ja gravas. Kiu povus diri tion en niaj landoj? Eble neniu.
Ĉi tiu lando havas aliajn nomojn laŭ la malsamaj lingvoj de la mondo. Tiel, per kelkaj ekzemploj: en la franca oni diras "pays de Cocagne" kaj en la angla samdevene "land of Cockaigne", en la germana "Schlaraffenland", en la hispana "Jauja" kaj en la kataluna samdevene "Xauxa"; ambaŭ treeble originas en perua urbo samnoma "Ĥauĥa". Oni ne devas forgesi, ke la peruaj urboj renomis pro ilia riĉeco kaj trezorabundoj, do pro ilia supoza feliĉo, ili estis bela fonto de leĝendoj.