Blanka Domo (Vaŝingtono): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La Blanka Domo estis konstruita post la kreado de la Distriko de Kolombio per akto de la usona kongreso en decembro, [[1790]]. Prezidento [[George Washington]] mem helpis elekti lokon, kune kun urba plananto [[Pierre Charles L'Enfant]]. La arkitekto elektiĝis per konkurso, kiu ricevis naŭ proponojn. [[James Hoban]], [[Irlando|irland]]-devena usonano, gajnis la honoron, kaj konstruado komenciĝis per la metado de la angulŝtono je la [[13-a de oktobro]] [[1792]]. La konstruaĵo, kiun li desegnis, modeliĝis kiel la unua kaj dua etaĝoj de [[Leinster-Domo]], duka palaco en [[Dublino]], [[Irlando]], kiu estas nun la hejmo de la [[Irlanda Parlamento]].
 
Laŭ la tempo, la konstruaĵo estis origine nomita la '''Prezidenta Palaco''' aŭ '''Prezidenta Domego'''. "Unua Damo" [[Dolley Madison]] nomis ĝin la "Kastelo de la Prezidento", kvankam ekde [[1818]] ĝi nomiĝis kiel "Blanka Domo". La nomo '''Administra Domego''' estis ofte uzita oficiale ĝis Prezidento [[Theodore Roosevelt]] establis la formalan nomon per fari "The White House" nomo gravurita en siaj paperaĵoj je [[1901]].
 
[[John Adams]] estis la unua prezidanto kiu loĝis en la konstruaĵo, ekde la [[1-a de novembro]] [[1800]]. En [[1814]], dum la tiel nomata [[Usono Milito de 1812|Usona Milito de 1812]], multo de la urbo estis bruligita de kanadaj trupoj, kaj la Blanka Domo detruiĝis. Nur la eksteraj muroj restis, sed ĝi estis rekonstruita. La muroj farbiĝis blankaj por kaŝi la fuman damaĝon.