Stenotipado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Priskribo de stenotipado
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La stenotipisto povas skribi la simbolojn sur longa mallarĝa papero per inko. Poste, oni transskribas la simbolojn en la celan lingvon per aŭ tajpmaŝino aŭ komputilo en la bezonatan normon.
 
Alia metodo estas rekta transskribo per komputilo. Oni povas uzi stenotipon kun ia speco de komputila memoro. Post la stenado, la stenotipisto elŝutas la datumon en komputilon kaj speciala softvaro konvertas ĝin en la celan lingvon. Ankaŭ estas metodo de rekta transskribo per kio la transskribo estas aŭtomate farita dum kiam la stenotipisto skribas. La stenotipo estas konektita al la komputilo kaj per speciala softvaro la transskribo aperas surekrane post du aŭ tri sekundoj en la celan lingvon.