Amonia tiosulfato: Malsamoj inter versioj

14 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
|}
 
'''Amonia tiosulfato''' aŭ <big>'''(NH<sub>4</sub>)<sub>2</sub>S<sub>2</sub>O<sub>3</sub>'''</big> estas neorganika kombinaĵo, kristalblanka solido kun amoniakodoro, tre facile solvebla en akvo, iom solvebla en [[acetono]] kaj nesolvebla en [[etanolo]] kaj [[duetila etero|etero]]. La salo rezultas el reakcio inter la "tiosulfata acido" kaj [[amonia hidroksido]]. Amonia tiosulfato uzatas por ora kaj arĝenta ekstraktado, kiel katalizilo en la ĉeesto de [[kupro]] kaj [[amoniako]].
 
Ĉi-procezo estas alternativa netoksa [[oro|or]][[hidrogena cianido|cianigo]]. Ĝi same uzatas kiel sterko. Laŭ kelkaj esploroj antaŭnelonge faritaj, amonia tiosulfato uzatas kiel aldonaĵo al miksaĵoj da karbonrestaĵoj por reduktado de tre danĝeraj [[dioksino]]j kaj [[furano]]j. Amonia tiosulfato uzatas ankaŭ kiel fotografio-fiksanto, pli efika ol la egalvalora [[natria tiosulfato]]. La fiksado implikas kelkaj kemiajn reakciojn kun la [[arĝenta bromido]].