Jeb Bush: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo, koncizegigita el enwiki-artikolo
 
Linio 3:
 
==Fruaj jaroj==
Jeb Bush naskiĝis en [[Midland (Teksaso)]] en 1953. Li lernis en bazlernejo en [[Houston (Teksaso)|Houston]] ĝis eklerni 14-jaraĝe en la elita privata mezlernejo [[Phillips Academy]] en [[Andover (Masaĉuseco)|Andover (Masaĉuseco)]], kie antaŭe la patro kaj la pli aĝa filo lernis. Deksepjaraĝe, li partoprenis someran interŝanĝon de lernantoj kun lernejo en Meksiko. Tie li ekkonis la meksikan junulino [[Columba Bush Garnica Gallo|Columba Garnica Gallo]], kiu en 1974 fariĝis lia edzino. Samjare li ricevis bakalaŭran gradon pri Latinamerikaj aferostudoj de la [[Universitato de Teksaso]], diplomiĝante kun plej altaj honoroj post nur du jaroj kaj duono da studado.
 
==Komerca kariero==
Ekde 1974, Bush laboris en la internacia fako de la [[Texas Commercial Bank|Teksasa Komerca Banko]]. En 1977 li fondis ties [[Venezuelo|venezuelan branĉon]], kiun li ankaŭ estris dum iom da tempo. Post la prezidenta balotado de 1980, li transloĝiĝis al [[Miamio|Miamio (Florido)]] kaj forlasis bankadon por nova kariero en terpeca komerco. Dum la sekvaj jaroj li entreprenis diversajn komercajn agadojn kaj fariĝis riĉa.