Loránd Eötvös: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono
Linio 1:
[[Dosiero:Roland Eotvos.jpg|thumb|Eötvös Loránd]]
Barono '''EÖTVÖS Loránd''' {{prononco|''o''tv''o''ŝ}} (naskiĝis la [[27-an de julio]] [[1848]] en [[Pest (urbo)]], mortis la [[8-an de aprilo]] [[1919]] en [[Budapeŝto]]) estis hungara [[fizikisto]], universitata [[profesoro]].
 
Li okupiĝis komence de sia profesia laboro pri la kapilara efiko, kaj en 1886 li skizis la Eötvös-leĝon, kiu priskribas ŝanĝiĝon de surfaca streĉiteco de la fluidoj je temperaturo. Lia nomo iĝis mondkonata pro ekzameno de la Tera gravita kampo. Por mezuri la ŝanĝiĝon de la loka gravita kampo, li ellaboris plurajn sensemajn instrumentojn, el kiu la plej grava estas la Eötvös-pendolo (torda pendolo). Per tiu pendolo, li montris en 1909 samecon de la [[inercio|inercia]] maso kaj la peza maso per tiu precizeco, ke oni longe ne povis superi tion. Tiu fakto ludis gravan rolon en la [[ĝenerala relativeco|ĝenerala relativeca teorio]] de [[Albert Einstein]]. Al lia nomo estas ligata la t.n. Eötvös-efiko, kiu pruvis rotacion de la Tero per nova metodo.
 
Li estis filo de barono [[József Eötvös]], komencis instrui en 1871 en la [[Pest|peŝta]] scienca universitato, en 1878 iĝis gvidanto de la Eksperimenta Fizika Instituto de la universitato, en [[1891]] [[rektoro]]. Li agadis dum unu jaro (1894–95) kiel ministro pri religiaj kaj publikinstruaj aferoj, en registaro de [[Sándor Wekerle]]. Dum lia ministreco fondiĝis la Eötvös-kolegio. Li estis inter 1889 kaj 1906 prezidanto de la [[Hungara Scienca Akademio]].
 
Lian nomon portis longtempe la universitato [[ELTE]], en Budapeŝto.