Neologismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Pragmataj difinoj: ĝustigoj: mankanta akuzativo kaj misskribita vorto
Mctpyt (diskuto | kontribuoj)
e kelkaj senerarigoj
Linio 29:
La opinioj pri neologismoj dekomence dependis pri malsamaj bazaj konceptoj de tio, kio Esperanto estu. Ĝi krome dependas de la historia epoko kaj de la fonaj lingvoj de la Esperantistoj.
 
Laŭ kelkaj la Esperanto-vortaro baziĝu sur laŭeble malmultaj radikoj. Novaj nocioj estu prefere esprimitaj per kunmetaĵoj de tiuj bazaj radikoj, eluzante plene la vortkonstruajn eblojn de Esperanto. Tiu grupo kutime estas retiremaj pri neologismoj. Laŭ aliaj Esperanto estusestu laŭeble tiel "riĉa" kiel (kaj la vortaro laŭeble simila al) la plej gravaj (okcidentaj) lingvoj por ke ĝi povu rivali kiel internacia komunikilo kun ekzemple la angla kaj franca. Ambaŭ flankoj kutime argumentas per "facileco", tamen ofte sen difini por kiu grupo de parolantoj Esperanto tiel fariĝas (relative) "facila".
 
==== Ĝis la unua mondmilito ====
Linio 42:
 
==== Post la dua mondmilito ====
Post la dua mondmilito kaj la perdoj por kaj malfortiĝo de la Esperanto-movado ekestis nova periodo de konsolidiĝo. La neologisma diskuto ne plu same staris en la centro de la prilingvaj diskutoj. La ĝenerala intereso forturniĝis de "poezia" lingvaĵo al plilarĝigo de la scienca terminaro, kampo sur kiu neologismoj estas pli facile akceptitaakceptitaj (aŭ simple ignoritaignoritaj) de la ĝenerala publiko. Ĝi krome forturniĝis al gramatikaj demandoj, precipe al la diskuto pri la pasivaj participoj (-ata/-ita-kverelo). La publikigo de Plena Ilustrita Vortaro ([[PIV]]) en 1970 markis iun resumon de la stato ĝis tiam atingita. Kvankam multrilate kritikita ĝi tamen ĝenerale estis kaj ankoraŭ estas akceptita kiel komuna bazo.
 
Revigliĝis la neologisma diskuto precipe pro la ekaktiviĝo de la t.n. "Iltisa skolo" ĉirkaŭ la eldonejo [[Artur E. Iltis]]. Kelkaj el ĝiaj aŭtoroj kiel [[Karolo Piĉ]], [[Fernando de Diego]], [[Reinhard Haupenthal]] k.a. uzis certajn "neologismojn" en tia grado, ke ekestis propra varianto de Esperanto, facile rekonebla.