Perihelio: Malsamoj inter versioj

1 265 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 jaroj
Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo
e (Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q216807))
(Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
La '''perihelio''' estas tiu punkto en la orbito de [[planedo]], [[asteroido]], [[kometo]] aŭ iu ajn alia objekto, kie ĝi plej proksimas al la [[suno]] (greke ''helios''). En la perihelio ĉiu tia objekto atingas sian plej grandan rapidecon en sia ĉirkaŭsuna orbito. [[Astro]]j, kiuj orbitas la [[suno]]n en elipsa orbito, atingas la perihelion unufoje dum ĉiu rondiro. La tero atingas la perihelion proksimume du semajnojn post la nordvintra [[solstico]]. Pro tio la vintroj estas averaĝe pli mildaj en la [[norda hemisfero]] kompare kun la sama [[latitudo]] en la [[suda hemisfero|suda]]. La mala punkto de la orbito estas ''[[afelio]]''.
 
[[Kometo]]j kun [[parabolo|parabola]] aŭ [[hiperbolo|hiperbola]] orbito atingas la perihelion nur unufoje kaj poste neniam revenas en la proksimecon de la suno.
 
La punkto en kiu la [[luno]] kaj aliaj naturaj aŭ artefaritaj [[satelito]]j de la tero plej proksimas al tiu nomiĝas ''[[perigeo]]''. La mala punkto en tia orbito estas ''[[apogeo]]''.
 
Ĝenerala termino por la punkto en kiu iu ajn [[satelito]] plej proksimas al la [[astro]] kiun ĝi orbitas estas ''[[apsido|periapsido]]''. La mala punkto, kie ĝi plej malproksimas kaj plej malrapidas nomiĝas [[apsido|''apoapsido'']].
 
[[Kategorio:Astronomio]]
Sennoma uzanto