Otto von Guericke: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
e aldonis ligon "Magdeburgaj duongloboj"
Linio 4:
La [[Germanio|germana]] fizikisto kaj inĝeniero '''Otto VON GUERICKE''' (origine: Otto VON GERICKE) naskiĝis je la [[20-a de novembro]] [[1602]] en [[Magdeburg]] kaj mortis je la [[11-a de majo]] [[1686]] en [[Hamburgo]]. Li unue studis juron en [[Leipzig]], [[Helmstedt]] kaj [[Jena]], poste li transloĝiĝis al [[Leiden]] por studi tie krom juro ankaŭ matematikon, natursciencon kaj la konstruadon de fortikaĵoj. En la jaro 1626 li revenis al Magdeburg, kie li ekde 1646 estis unu el la kvar urbestroj. En 1681, kiam en sia hejmurbo divastiĝis la [[pesto]], li transloĝiĝis al Hamburgo.
 
Grandaj meritoj de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo. Li donis la pruvon ke [[vakuo]] ekzistas kaj povas esti produktata. El multaj eksperimentoj, per kiuj li publike montris la ecojn de la vakuo, plej famaj estas tiuj de la du duongloboj ("[[Magdeburgaj duongloboj]]"): li kunigis ilin, elpumpis la aeron kaj po ok (poste 12 kaj 20) ĉevaloj ligitaj al ĉiu flanko ne povis disigi ilin.
 
La Universitato de Magdeburg estas nomata laŭ Otto von Guericke.