Vidkapablo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Blue eye.jpg|thumb|250px|right|Homa okulo]]
La '''vidkapablo''' aŭ '''vida percepto''' estas tiu el la kvin [[senso]]j, kiu ebligas [[percepto]]n, observon, kaj [[analizo]]n de onia medio per la ricevo kaj interpretado de [[lumo]]. La sensa [[organo]] estas la [[okulo]] —kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj—estasorganoj— estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la [[cerbo]] (vida [[kortekso]]): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ [[formo]], [[koloro]], [[materialo]], [[reliefo]], ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de [[kontrasto]], kaj per tio ankaŭ [[konturo]]j. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn [[distanco]]jn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas [[okulvitro]]jn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas [[Blindeco|blinda]].
 
Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en [[fotilo]]. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj "«fajnigita"».
 
Tiu rilato inter okula registro kaj cerba memoraĵo klarigas, kial oni multe pli rapide vide ekkonas aferojn, kiuj estas tre kutimaj, ol aferojn nekutimajn.
 
== Teorioj pri la vida percepto ==
Dum la [[antikva epoko]] ekzistis diversaj teorioj pri la vida percepto: La percepta teorio de [[Eŭklido]] (365–300 a.K.) koncentriĝis pri problemoj de spaca percepto (ekzemple perspektivo kaj grandokonstanteco). Eŭklido supozis ke tiel nomataj "«vidaj radioj"», kiuj eliru de la homa okulo, sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al blindulo, kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. [[Aristotelo]] kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Simile argumentis la percepta teorio de [[Empedoklo]] (492–432 a.K.): Li opiniis ke radioj eliru de la koloraj pigmentoj de la objektoj, trovu vojon al la okuloj kaj estu perceptataj, se ili trovas korespondon en la kapo ("«similaĵo perceptatas helpe de similaĵo"»). Ĉiuj tiuj teorioj estis logikaj rezonoj sen praktikaj eksperimentoj aŭ observoj de la naturo.
 
[[Alhazen]] (965-1039) iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la [[lenso]] en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri "«vidaj radioj"». Alhazen kiel unua pruvis, ke la vida percepto okazas en la cerbo, ne en la okulo. Eksperimente li krome pruvis, ke la vida percepto influatas pere de la personaj spertoj de homo.
 
[[Leonardo da Vinci]] (1452–1519) malkaŝis multe pri la vidado, skribante: ''"«La okulo havas solan centran linion kaj ĉiuj aferoj, de kiuj lumaj radioj per tiu linio atingas la okulon, estas bone vidataj. La okulo, de kiu al ni la sperto tiom klare malkaŝas la funkcion, de senfine granda nombro da aŭtoroj estis priskribita en difinita maniero, mi tamen trovas, ke estas tute alie."»'' Al la kompreno pri la ekzisto de la ''fovea'' (centra) kaj perifera vido li venis per observoj kaj optikaj eksperimentoj.
 
=== Senkonsciaj konkludoj dum vidado ===
[[Hermann von Helmholtz]] (1821-1894) de multaj sciencistoj konsideriĝas la patro de la moderna teorio pri vida percepto. Li komparis la okulon kun optikaj instrumentoj kaj trovis, ke la okula konstruo el mekanika vidpunkto estus kompare primitiva. El tio li konkludis, ke la rezulto de vidado—jevidado —je pli granda parto ol antaŭe supozita—estassupozita— estas neŭrologia procedo okazanta en la cerbo, kaj ke la percepto nur eblas per senkonsciaj konkludoj per komparo de la novaj kaj kaj memorigitaj perceptaj spertoj.
 
Tiaj perceptaj spertoj estas ekzemple, ke lumo kutime venas de supre aŭ ke objektoj pli ofte estas vidataj de supre ol de malsupre. Aparte la studo de [[optika iluzio|optikaj iluzioj]] montris, kiuj senkonsciaj konkludoj povas esti parto de la percepta procedo.
 
Alia speco de senkonsciaj konkludoj estas la percepto laŭ verŝajneco, kiu baziĝas sur la ofteco de jam faritaj similaj vidaj perceptoj<ref>[http://www.purveslab.net/research/ Mamassian, Landy kaj Maloney (2002): ''Probabilistic Approaches to Visual Perception'' ("probablecaj«Probablecaj aliroj al vida percepto"»)]</ref>.
 
==Tipoj==
Linio 37 ⟶ 38:
== Referencoj ==
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.lecerveau.mcgill.ca/flash/d/d_02/d_02_cr/d_02_cr_vis/d_02_cr_vis.html La vido sur ttt-ejo pri cerbo - tre kompleta kaj tamen facile komprenebla (france)]
 
 
[[Image:Blue eye.jpg|thumb|250px|right|Homa okulo]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Oftalmologio]]
* [[Optika iluzio]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Sight}}
{{el}} [http://www.lecerveau.mcgill.ca/flash/d/d_02/d_02_cr/d_02_cr_vis/d_02_cr_vis.html La vido sur ttt-ejo pri cerbo - tre kompleta kaj tamen facile komprenebla (france){{fr}}]