Korporalo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Dosiero:Fractio-panis1.JPG|thumb|aafrakcio de la Pano (<i title="" style="background:#ffeaea; color:#444444">Fractio Panis</i>)| Dum novkatekumena meso. Pateno kaj kaliko estas...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:42, 3 aŭg. 2015

La korporalo estas liturgia objekto utiligata dum la Eŭkaristia celebro de la Katolika Eklezio kaj de aliaj kristanaj. Konfesioj.
Ĝin konstituas kvadratforma lina amelita teksaĵo. Dum la celebro de la Meso dekomence la korporalo estas lokigita sur la kaliko; dum la ofertorio poste la celebranto ĝin etendas sur la altaro por sur ĝin meti la patenon entenantan la Ostion kaj la kalikon kiu entenas la vinon.

Dum novkatekumena meso. Pateno kaj kaliko estas lokigitaj sur la korporelo.

Ĝia nomo devenas el la fakto ke, per la surmeto de la Ostio ĵus fariĝinta la korpo de Jesuo, ĝi subtenas la korpon mem de Jesuo Kristo. Pro la sama motivo en la antikvaj sakramentarioj, (ekzemple, en tiuj ambroziaj) la korporalo estas nomata sindono (mortotuko).

Vidu ankaŭ