Domingo de Guzmán: Malsamoj inter versioj

100 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
(→‎Vivo: ligilo al arkipastro, kiu kongruus kun la franca fr:archiprêtre ? malateisto povus klarigi...)
 
Dum la jaro [[1208]] murdiĝis la monaĥo kaj papa sendito [[Pierre de Castelnau]], supozeble je ordono de grafo de Tuluzo. La papo [[Inocento la 3-a]] vidis la delonge serĉitan ŝancon postuli la armean subtenon de la franca reĝo kaj la nordfrancaj princoj, por batali en [[krucmilito]] kontraŭ la kataroj kaj ties lokaj subtenantoj, aparte la grafo de Tuluzo kaj la vicgrafo de [[Béziers]]. Dominiko sekvis la katolikan krucmilitan armeon, sed koncentriĝis je tio prediki en la lokoj armee konkeritaj de la katolika soldataro. Inter la jaroj [[1212]] kaj [[1215]] oni trifoje ofertis al li la postenon de episkopo, sed trifoje li malakceptis.
[[File: 7, 8 place du Parlement Chapelle, Toulouse.jpg|thumb|La domo de St. Dominic en [[Tuluzo]].]]
 
Dum [[1215]] li en Tuluzo fondis lokan monaĥan komunumon kun la celo disvastigi la katolikan instruon kaj misiiste lukti kontraŭ kristana herezo. Samjare en Romo okazis la [[Kvara Laterana Koncilio]], kiu inter alie postulis intensigon de la predikado kaj misiado. Kiam Dominiko vizitis la papon Inocento la 3-a, por peti la permeson fondi novan kristanan ordenon, la papo malpermesis tion kaj rekomendis al Dominiko por monaĥa komunumo transpreni jam ekzistantan regularon de monaĥa ordeno. Sekve Dominiko transprenis la regularon de la ordeno de aŭgustanoj, sed adaptis ĝin laŭ sia juĝo. Pro la sperto, ke la prospereco de la katolikaj postenuloj tre malkredigis ĝin el la vidpunkto de la popolo, li precipe aldonis la regulon de strikta malriĉeco. Dum [[1216]] la papo permesis la novan "ordenon de predikantoj" – jen la oficiala nomo de la [[dominikanoj]].