Bruĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldono de ligoj al 'Stacidomo de Bruĝo'
Linio 49:
La 14-a jarcento estis la ora epoko de Bruĝo. Tiutempe la urbo havis 46.000 loĝantojn. La urbo plivastiĝis kaj estis konstruita dua remparo sur kiu ankoraŭ nun restas videblaj pluraj pordegoj. La [[Duklando Burgonjo|burgonja]] dinastio elektis Bruĝon kiel sian rezidejon kaj altiris multajn elstarajn artistojn, inkluzive de pentristoj kaj arkitektoj. Tiu rezultis en grandega riĉiĝo de la urbo el arkitektura, arta kaj kultura vidpunkto. La monumenta [[urbodomo]] estas bona ekzemplo, sed ankaŭ multaj imponaj preĝejoj kaj domoj datiĝas de tiu periodo.
 
La morto de [[Maria de Burgonjo]] (1457-1482) estis turnopunkto. La burgonjanoj forlasis la urbon kaj alproksomiĝis la fino de Bruĝo kiel internacia komerco centro. [[Antverpeno]] transprenis tiun rolon dum jarcento kaj Bruĝo ruiniĝis. De 1592 ĝis 1713 la [[Hispanio|hispana]] reĝo ankaŭ estis grafo de Flandrio. Tiu hispana regado, akompanita de kelkaj religiaj militoj, pli trenis la urbon en la abismon.
 
Al tio sekvis la [[Aŭstrio|aŭstria]] regado, la [[anekso]] de [[Francio]], la kunigo kun [[Nederlando]] kaj en 1830 la [[sendependeco]] de [[Belgio]]. Inter 1600 kaj 1885 Brugge apartenis al la plej malriĉaj urboj de la regiono. La [[industria revolucio]] alportis al Bruĝo nur ioman ŝanĝon.
Linio 55:
Finfine, estis la franclingva romano ''Bruges-la-Morte'' (''Bruĝo la mortinta'') de [[Georges Rodenbach]], kiu denove famigis la urbon. En tiu libro Bruĝo estis priskribita kiel malriĉiĝinta sed mistera kaj tio kondukis al subita inversio en la internacia intereso. La historia heredaĵo estis remalkovrita (ankaŭ danke al la multaj britoj kiu tiutempe loĝis en Bruĝo) kaj konstruo de la haveno de Zeebrugge en 1896 ankaŭ metis ekonomian bazon por revivigo. La ekspozicio de pentraĵoj de [[Jan van Eyck]], [[Roger van der Weyden]], [[Hans Memling]] kaj aliaj (la t.n. [[Flandraj Primitivuloj]]) en 1902 estis la impeto por la forta kultura kaj turisma disvolviĝo kiu karakterizas la urbon ĝis nun.
 
Dum la du mondmilitoj Bruĝo ne spertis grandajn detruojn. En 1971 la teritorio de la urbo estis pligrandigita per kunfandiĝo kun la ĉirkaŭaj komunumoj. En 2000 la urbocentro iĝis [[Monda heredaĵo de Unesko]] kaj dum 2002 Bruĝo estis [[Eŭropa Kultura Ĉefurbo]].
 
== Geografio ==