Lillo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 113:
''Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj'' (1989), p88<br />
[http://www.esperanto-sat.info/article2012.html ''Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn''] (2011), p228<br />
''Esperanta-angla-pola vortaro'' (2013)</ref>, [[Nederlanda lingvo|nederlande]] '''Rijsel''') estas grava [[Francio|nordfranca]] [[Komunumo (Francio)|komunumo]] kaj ĉefurbo de la [[Francaj departementoj|departemento]] [[Nord]] kaj de la [[Francaj regionoj|regiono]] [[Nordo-Kaleza Markolo|Nord-Pas-de-Calais]]. Ofte kromnomata « ĉefurbo de franca [[Flandrio]] », Lille havis 227 533 loĝantojn laŭ la plej lasta censo plenumita en [[2011]]. Ĝi tiel estas la plej granda urbo de la loka municiparo ''[[Métropole européenne de Lille]]'', kiu entute konsistas el 85 municipoj (inkluzive de [[Roubaix]], [[Tourcoing]] kaj [[Villeneuve-d'Ascq]]) kaj havas ĉirkaŭ 1,2 milionojn da loĝantoj. Lille estas laŭ loĝantaro la kvara plej granda aglomeraĵo de Francio, post [[Parizo]], [[Liono]] kaj [[Marsejlo]]. Ĝi cetere formas pli vastan urbaron kun la belgaj urboj [[Muskrono]], [[Kortrejko]], [[Tournai]] kaj [[Menen (Belgio)|Menen]]: tial naskiĝis en [[2008]] la [[eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai]], kun pli ol 2,1 milionoj da loĝantoj.
 
Ĝi cetere formas pli vastan urbaron kun la belgaj urboj [[Muskrono]], [[Kortrejko]], [[Tournai]] kaj [[Menen (Belgio)|Menen]]: tial naskiĝis en [[2008]] la [[eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai]], kun pli ol 2,1 milionoj da loĝantoj.
Ĝia nomo en la [[malnovfranca lingvo]] (''L’Isle''), samkiel en la [[Flandra lingvo|flandra]] (''Rysel'' [ri:səl]) kaj en la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]] (''Rijsel'' [reɪsəl]) verŝajne originas pro ĝia frutempa fondsituo, sur insulo ĉirkaŭata de marĉoj en la valo de la rivero [[Deûle]]. Longtempe garnizonurbo, Lille spertis tumultan historion de [[Mezepoko]] ĝis la [[Franca Revolucio]]. Fama kiel la plej ofte sieĝita urbo de Francio, ĝi sinsekve apartenis al la [[graflando Flandrio]], al la franca reĝlando, al [[Burgonjo]], al la [[Sankta Romia Imperio]] kaj al [[Hispana Nederlando]] antaŭ fina franca konkero okaze de la [[milito de hispana sukcedo]]. La urbon denove sieĝis [[Aŭstrio]] en [[1792]]. La du mondmilitoj de la 20-a jarcento kaŭzis multajn damaĝojn kaj pereojn en Lille, kiu ĉiufoje spertis okupadon.
 
Ĝia nomo en la [[malnovfranca lingvo]] (''L’Isle''), samkiel en la [[Flandra lingvo|flandra]] (''Rysel'' [ri:səl]) kaj en la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]] (''Rijsel'' [reɪsəl]) verŝajne originas pro ĝia frutempa fondsituo, sur insulo ĉirkaŭata de marĉoj en la valo de la rivero [[Deûle]]. Longtempe garnizonurbo, Lille spertis tumultan historion de [[Mezepoko]] ĝis la [[Franca Revolucio]].
== Deveno de la nomo ==
 
Ĝia nomo en la [[malnovfranca lingvo]] (''L’Isle''), samkiel en la [[Flandra lingvo|flandra]] (''Rysel'' [ri:səl]) kaj en la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]] (''Rijsel'' [reɪsəl]) verŝajne originas pro ĝia frutempa fondsituo, sur insulo ĉirkaŭata de marĉoj en la valo de la rivero [[Deûle]]. Longtempe garnizonurbo, Lille spertis tumultan historion de [[Mezepoko]] ĝis la [[Franca Revolucio]]. Fama kiel la plej ofte sieĝita urbo de Francio, ĝi sinsekve apartenis al la [[graflando Flandrio]], al la franca reĝlando, al [[Burgonjo]], al la [[Sankta Romia Imperio]] kaj al [[Hispana Nederlando]] antaŭ fina franca konkero okaze de la [[milito de hispana sukcedo]]. La urbon denove sieĝis [[Aŭstrio]] en [[1792]]. La du mondmilitoj de la 20-a jarcento kaŭzis multajn damaĝojn kaj pereojn en Lille, kiu ĉiufoje spertis okupadon.
 
== Nomo ==
La urbo estis fondita kun la latina nomo ''Ad Insulam'', kiu signifas "ĉe la Insulo". Ĝi troviĝis en la limregiono inter mezepokaj variantoj de la franca kaj nederlanda lingvoj, kaj ricevis en ambaŭ paralelajn tradukojn de la latina nomo. En la malnovfranca ''à l’isle'' kaj en la malnovnederlanda ''ter IJssel''. El tiuj nomoj evoluis paralele la nuntempaj franca kaj nederlanda nomoj ''Lille'' kaj ''Rijssel''. Se oni volus uzi en Esperanto nomon kiu respegulas la historian evoluon de la nomo en ambaŭ lingvoj, ĝi estus ''Linsulo''. Tamen la loka E-klubo de la urbo uzas la nomon ''Lillo''. Tiu uzo estas transprenita de [[UEA]] en la varbado por la [[Universala Kongreso]] de 2015.
 
Linio 123 ⟶ 127:
En Lille kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da homoj. Tiel, Lille viciĝas inter la plej ampleksaj urboj en Francio.
 
La '''[[Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai]]''' - [[france]] ''Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai'' aŭ plene francigite ''Eurométropole Lille-Courtrai-Tournai'', [[nederlande]] ''Eurometropool Lille-Kortrijk-Tournai'' aŭ plene nederlandigite ''Eurometropool Rijsel-Kortrijk-Doornik'', foje ankaŭ nomata per la pli konciza, pseŭdo[[latina]] titolo ''Eurometropolis'' - estas kunlabora regiono en la nordo de Francio kaj la okcidento de Belgio. Ĝi konsistas precipe el la franca urbo [[Lille]] kaj la najbaraj belgaj urboj [[Mouscron]], [[Kortrijk]], [[Tournai]] kaj [[Menen (Belgio)|Menen]], aldone el 142 pliaj administraj komunumoj, kun sume pli ol 2 milionoj da loĝantoj.<ref>En 2008 la ekzakta loĝantaro estis 2 155 161 personoj.</ref>.
 
== Historio ==
Laŭ legendo, Lillon fondis brava junulo, Lideriko, ĵus venkinta teruran giganton en la jaro [[640]] p.K..
 
Kvankam estis loĝantoj en la regiono ekde la [[prahistorio]], nenia spuro sugestas veran urbon en tiu loko antaŭ la [[Mezepoko]]. En Esquermes, periferia kvartalo de Lillo, oni malkovris [[Merovidoj|merovidan]] [[tombejo]]n[http://www.academia.edu/2309386/Aper%C3%A7u_de_larch%C3%A9ologie_m%C3%A9rovingienne_dans_le_d%C3%A9partement_du_Nord], kiu supozigas la ĉeeston de sufiĉe granda urbo jam inter la [[6-a jarcento|5-a]] kaj la [[8-a jarcento]].
 
Tamen, la unua skribita mencio datiĝas de la [[11-a jarcento]] ([[1054]]). Tiam Lillo apartenis al [[Graflando Flandrio]].
 
En la batalo de [[Mons-en-Pévèle]] ([[1305]]), [[Filipo la 4-a (Francio)|Filipo la Bela de Francio]] venkis la flandrianojn. Kvankam la packontrakto gardas la sendependecon de Flandrio, Lillo trapasis sub la Francion ĝis [[1369]]; en tiu jaro, pro la geedziĝo de [[Filipo la 2-a (Burgonjo)|Filipo la Maltima]], burgonja duko kaj filo de la franca reĝo [[Johano la 2-a (Francio)|Johano la 2-a]], kun [[Margaretha van Male]], grafino de Flandrio, Lillo trapasis al [[Duklando Burgonjo]]. Dum la sekvantaj cent jaroj, ĝi iĝis riĉa kaj homoplena urbo.
 
Kiam la lasta burgonja duko, [[Karlo la Brava]], mortis en [[1477]], lia solfilinosola filino, [[Maria de Burgonjo]], edzigis [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimilianon la 1-an de Habsburgo]], kiu poste iĝos imperiestro de la [[Sankta Roma Imperio]]. Maria de Burgonjo mortis tre juna, do ŝi neniam vidis sian nepon [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karolon]], unu el la plej potencaj imperiestroj en la tuta historio; ŝia geedziĝo kun ano de la familio Habsburgo influos la eŭropan historion dum jarcentoj.
 
Karolo la 5-a rezignis en [[1555]] kaj liaj posedaĵoj estis dispartigitaj; Lillo estis donata ([[1556]]) al [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]], reĝo de [[Hispanio]].