Esperanto-flago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 19:
'''Standardo Esperantista'''.
 
Estas akceptita de la 1-a [[UK]] en [[Boulogne sur Mer]] en [[1905]]: verda [[tuko]], kiu havas en la supra maldekstra [[angulo]] [[kvadrato]]n kun [[verda stelo]], kaj en la [[stelo]] estas [[litero]] '''E'''. La aŭtoroj de la [[Standardo]] estis [[Alfred MICHAŬ|Michaux]], Sergeant kaj [[Maurice Duchochois|Duchochois]], gvidantoj de la Esperanto-Grupo en Boulogne. Kelkan tempon antaŭ la kongreso ili vizitis la komerciston Gras ([[Faidherbe strato 14]]). Duchochois petis [[kreto]]n kaj sur la vendotablon desegnis kvarangulon, poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis, ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi havu stelon. Sergeant rememorigis, ke prefekta [[dekreto]] en la [[departemento]] postulas, ke societaj standardoj portu distingan [[signo]]n, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo. La Sergeant estis tuj mendita ĉe la [[firmo]], ĝi estis longa je unu metro kaj duono, larĝa je unu metro, la blanka kvadrato estis kvindek centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto jam flirtis la Standardo en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la [[teatro]], kaj de la [[Granda Kafejo]], la kongresa akceptejo. La 9-an de aŭgusto estis sur la tagordo de la kongreso ankaŭ la Standardo. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: ''Ni ne serĉu; la standardo, kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas.'' La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. [[L. L.ZAMENHOF Zamenhof|Z]] subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, poste donacis ĝin al la [[Esperanto-Muzeo]] en [[Wien]].
 
== Vidu ankaŭ ==