Kuronio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
 
== Duklando 1561-1795 ==
Inter la jaroj [[1561]] kaj [[1795]] ekzistis la '''[[duklando Kuronio kaj [[Zemgalio]]''' ({{lingv|de|e}} ''Herzogtum Kurland und Semgallen'', {{lingv|la|e}} ''Ducatus Curlandiae et Semigalliae''), kiu estis parto de Pollando-Litovio ([[feŭdo]] de [[Livonio]], kiu mem estis feŭdo de [[Pollando-Litovio]]). La duklando tamen havis iom memstaran politikon, i.a. ĝi estis la plej malgranda eŭropa lando kiu havis [[kolonio]]n en [[Ameriko]]. La kolonio ekzistis mallonge en [[Tobago]] inter [[1654]] kaj [[1659]], kaj denove de [[1660]] ĝis [[1689]]. La duklandon fondis [[Gotthard Kettler]], lasta grand-majstro de la [[Livonia Ordeno]], iĝas [[luteranismo|luterano]] kaj sekularigas la ordenan landon. [[Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)|Sigismondo la 2-a Aŭgusto]] kreas el ĝi la duklandon Kuronio kaj Zemgalio kaj donas ĝin al Kettler kiel [[feŭdo]] de Pollando. Kettler kaj liaj idoj regis la duklandon ĝis [[1737]].
 
En [[1795]] la kurona registaro decidis submeti la landon al la [[Rusia Imperio]]. La lasta duko, [[Peter von Biron]], abdikis, kaj la duklando fariĝis rusia gubernio, aŭtonome regata de german-balta nobelaro.