La '''hunoj''' estas popolo origine el [[Mez-Centra Azio]]. La unuaj ĉinaj fontoj skribas pri ili jam en la 12-a jarcento a.K. kiel hsiung-nu (hiung-nu), kiam la hunoj daŭre penetris Nord-Ĉinion kaj prirabis la areon. Ilia ĉefa okupiĝo estis la nomada bestobredado kaj la ĉasado. En al 3-a jarcento a.K. formiĝis la asocio de 24 hunaj triboj, kiu kondukis prirabajn militirojn en Orient-Azion. La ĉinoj ekkonstruis la [[Granda Ĉina Muro|Grandan Ĉinan Muron]] ĉefe pro tiuj militiroj dum la Dinastio de [[Ĉin]]. La sukcesaj militiroj de [[Ĉinio]] kaj la ribeloj de la konkeritaj popoloj kondukis al la disfalo de la huna asocio en la 1-a jarcento a. K.. Formiĝis du asocioj, el kiu la asocio de la sudaj triboj venis al dependa situo al Ĉinio.