Adomas Jakštas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
==Vivo==
Adomas Jakštas studis en Matematika kaj Naturscienca fakultato de la [[Sankt-Peterburga Universitato]] ([[1880]]-[[1881]]) kaj en katolika pastra seminario en [[Kaŭno]] ([[1881]]-[[1884]]). En [[1888]] li finis la Teologian Akademion en [[Sankt-Peterburgo]] kaj estis konsekrita je pastro. En [[1889]] li estis ekzilita al Ruslando por 5 jaroj, ĉar li kontraŭstaris ordonon de rusa cara reĝimo, ke katolikaj litovaj gimnazianoj preĝu ruslingve en ortodoksa preĝejo. Dum [[1898]]-[[1900]] liprofesoris en Kaǔna pastra seminario kaj dum [[1900]]-[[1905]] en Peterburga Teologia Akademio. Kun aliaj li en [[1905]] preparis programon de [[Litova Kristandemokrata Unio]]. Ekde [[1906]] Adomas Jakštas loĝis en Kaǔno kaj redaktis la litovajn revuojn ''Draugija'' (Societo), ''Ateitis'' (Estonteco) kaj ''Garnys'' (Ardeo). Ekde [[1906]] li estis prezidanto de Societo de Sankta Kazimiro, unu el fondintoj de organizo ''Ateitininkai'' ([[1911]]). Kun aliaj li fondis Litovan Katolikan Sciencan Akademion [[1922]], estis ĝia prezidanto (ekde [[1922]]) kaj akademiano (ekde [[1933]]). Li verkadis litove, pole, ruse, latine kaj Esperante. Li scipovis ankoraǔ la lingvojn [[germana lingvo|germanan]], [[franca lingvo|francan]], [[greka lingvo|grekan]], [[hebrea lingvo|hebrean]].<ref>[http://www.aidai.us/index.php?option=com_content&view=article&id=2937:is&catid=211:196009&Itemid=244 Mykolas Vaitkus, ''Su gyvu Jakštu'', Aidai, 1960/9]</ref><br />Verkis artikolojn kaj studaĵojn pri literaturaj, artaj, filizofiaj, teologiaj, matematikaj, lingvistikaj, politikaj problemoj, biografiajn eseojn, lernolibrojn de [[trigonometrio]], [[logiko]], [[Esperanto]], poemojn, satirojn, kreadis litovan terminaron pri logiko kaj filozofio.
[[Dosiero :JakštasDambrauskas.jpg|thumb|left|Adomas Jakštas-Dambrauskas – prelato de Ĵemajtoj]]
 
==Esperantista agado==
Laŭ atesto de [[Antanas Poška]]<ref>[[Litova Stelo]], n-ro 7, [[1938]]</ref> A. Dambrauskas estis la unua persono en [[Litovio]], kiu ellernis Esperanton. Studante en [[Petrogrado|Peterburga]] Pastra Akademio en [[1887]] li eksciis pri la apero de [[Esperanto]] kaj tuj sendis al [[L.L. Zamenhof]] poŝtkarton kun promeso lerni Esperanton. En lia arkivo konserviĝis 21 poŝtkartoj, propramane skribitaj de [[L. Zamenhof]]. A. Dambrauskas preparis kaj eldonis lernolibron de [[Esperanto]] por litovoj ''Lingvo internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova'' ([[1890]]). La lernolibro estis presita en [[Tilsit]] (tiama [[Germanio]], [[Orienta Prusio]]). Ĝi estis reeldonita en [[1908]]. Ekde fondo de Kovna Esperantista Societo ([[1910]]) li eniris ĝian estraron. Kun aliaj li fondis [[Litova Esperanto-Asocio|Litovan Esperanto-Asocion]] ([[1919]]) kaj estis ties prezidanto ([[1919]]-[[1934]]), redaktis revuon [[Litova Stelo]] ([[1922]]-[[1926]]).<br />Eldonis kolekton de originalaj versaĵoj ''Versaĵareto'' ([[1905]]), du librojn pri matematikaj problemoj ([[1905]],[[1906]]), filozofajn eseojn ''Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj'' ([[1908]]), eseon pri L. L. Zamenhof (en kolekto de biografioj ''Užgesę žiburiai'' / "Estigiĝintaj lumiloj"), tradukis multajn popolkantojn (en la libroj ''El litova poezio'', [[1938]], ''Litovaj popolkantoj'', [[1939]]), preĝkantojn (en ''Litova Almanako'', [[1923]]). Lia redaktata literatura, scienca kaj politika revuo ''Draugija'' (Societo, n-roj 24, 25 kaj 28) publikigis artikolon ''Pagelbinė tarptautiškoji kalba'' (Helpa internacia lingvo) de prof. [[Jan Micislaw Baudouin de Courtenay|J. Baudouin de Courtenay]].<ref>[http://www.aidai.us/index.php?option=com_content&view=article&id=2938:is&catid=211:196009&Itemid=244 Pr. Pauliukonis, ''Draugija literatūros, mokslo ir politikos žurnalas 1907 -1923 m.'', Aidai, 1960/9]</ref><br />Li estis membro de [[Lingva Komitato]], multjara prezidanto de [[Litova Esperanto-Asocio]], direktoro de [[Internacio Katolika]] por [[Litovio]]<ref>Vitas Adomėnas, ''Unua esperantisto en Litovio'', [[Litova Stelo]], n-ro 1, [[1991]], p. 16 </ref>