Grandprinclando Litovio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:VytautoLDK.png|thumb|200px|<center>La Granda DuklandoGrandprinclando de Litovio dum la 17-a jarcento]]
La '''[[Grandprinclando]] Litovio''' ([[litove]] ''Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė'', ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo ''Didi Kunigiste Letuvos'', [[rutene]] ''Великое князство Литовское, Руское, Жомойтское и иных'', [[latine]] ''Magnus Ducatus Lituaniae'', [[belaruse]] ''Вялікае Княства Літоўскае'', "Vjalikaje Knjastva Litoŭskaje", [[ukraine]] ''Велике Князівство Литовське'', "Velike Knjazivstvo Litovske", [[pole]] ''Wielkie Księstwo Litewskie'', [[ruse]] ''Великое Княжество Литовское'', "Vjelikoje Knjaĵestvo Litovskoje") estis – parte tre ampleksa – ŝtato en orienta kaj centra Eŭropo inter la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[18-a jarcento|18-a]] jarcentoj.
 
Ĝi estis fondita de [[litovoj]], unu el la [[litova mitologio|nekristanaj]] [[balta lingvaro|baltaj triboj]], ties origina teritorio kovris la orienton de la nuntempa ŝtato [[Litovio]], la regionon [[Aŭkŝtajtio]] (Aukštaitija).<ref>Encyclopædia Britannica. [http://search.eb.com/eb/article-9048522 Granda DuklandoGrandprinclando de Litovio (artikolo anglalingva)]</ref> La litova nomo "kunigaikštis" cetere signifas reganto, princo, ne vere "duko", kiu en la mezepoka lingvouzo de Eŭropo estis reganto de pli eta regno, aŭ en iuj kazoj eĉ subulo de reĝo aŭ imperiestro (do ''Kunigaikštystė'' pli fidinde tradukeblus al "regno" aŭ "imperio"). Sed la nomo de la historia ŝtato en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto influiĝis de la latina nomo: la [[romkatolika eklezio]], antaŭ ĉio la [[papo]], longe ideologie kontraŭbatalis la [[litova mitologio|paganan]] regnon kaj rifuzis al la litova reganto la titolon "reĝo", kiun li laŭ eŭropa komparo devintus havi kaj kiun ekzemple la kristana reganto de la tiam plejparte multe pli malgranda [[Pollando]] jes ja havis.
 
Post la 12-a jarcento la litova regno iom post iom ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de la antaŭa [[Kieva Regno]]. La Granda DuklandoGrandprinclando de Litovio kovris la teritorion de la nuntempaj [[Litovio]], [[Belarusio]], [[Ukrainio]], [[Transnistrio]] kaj partojn de [[Pollando]] kaj [[Rusio]]. Dum la tempo de sia plej granda amplekso, dum la 15-a jarcento, ĝi estis la plej larĝa ŝtato en Eŭropo.<ref> R. Bideleux. A History de Eastern Europe: Crisis and Change. Routledge, 1998. p. 122</ref>
 
La ampleksigo komenciĝis dum la 12-a jarcento, kiam la litovoj ripete atakis kaj prirabis riĉajn slavajn urbojn kiel [[Novgorod]] kaj [[Pskov]]. Dum la 13-a jarcento la germanlingvaj milite ekspansiemaj [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] kaj la [[Livonia ordeno]] penetris la baltan regionon, forte kontraŭbatalis iujn [[balta lingvaro|baltajn popolojn]], pli-malpli genocide neniigis la [[praprusoj]]n kaj tre malplimultigis la [[kuronoj]]n, sed malgraŭ multaj militoj kaj granda fortostreĉo de la kavaliraj ordenoj ne sukcesis batale signife damaĝi la litovan duklandon. Meze de la 13-a jarcento [[Mindaugas]] unuigis la antaŭe sep duklandojn de la litova regno al unueca ŝtato, kaj eĉ de la [[papo]] estis kronigita "reĝo de Litovio" (li restis la unua kaj lasta litova reganto kun reĝa titolo) dum la jaro 1253 - ĉefurbo de la regno tiam estis la historia urbo [[Kernavė]]. Nur dum la finaj jaroj de la reganto [[Gediminas]], kiu dum la jaro 1323 fondis la novan litovan ĉefurbon [[Vilno]], la ŝtato tiom ampleksiĝis, ke ĝi vere konsideriĝis konsisti el multaj etnoj kaj pluraj religioj. Kaj dum la tempo de lia filo [[Algirdas]], la granda duklando ampleksiĝis pli ol sub iu ajn antaŭa litova reganto.<ref> Z. Kiaupa. Algirdas ir LDK rytų politika. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). [[lumdiskego]]. (2003). Elektroninės leidybos namai: Vilnius.</ref>
 
La sekvanto de Algirdas, [[Jogaila]], malfermis novan ĉapitron en la historio de Litovio, kiam li subskribis la "[[Kreva Unio|interkonsenton de Krėva]]" dum 1386. Pere de tiu traktato kunligiĝis la granda duklandograndprinclando de Litovio kaj la reĝlando de Pollando, kaj la litovo Jogajla iĝis la reĝo de Pollando. La traktato krome devigis la nunan litovan granddukon [[Vytautas]] fine akceptigi [[kristanismo]]n por la litova popolo, kiu tiutempe (post venko de la aliaj baltaj popoloj kaj de la hungaroj) restis la lasta nekristana popolo en Eŭropo.<ref>N. Davies. Europe: A History. Oxford, 1996 p.392</ref>.
 
Post kiam [[Vytautas la Granda]] akiris la superan regadon de la Granda Duklando degrandprinclando Litovio, li gvidis duklandan armeon en la batalon de Grunvald/Žalgiris de la jaro 1410, kiu signifis klaran venkon de la litova kaj pola armeoj kontraŭ la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]]. Post la morto de Vytautas, la interrilatoj de Litovio kaj Pollando signife malboniĝis.<ref name=palikimas> J. Kiaupienė: Gediminaičiai ir Jogailaičiai prie Vytauto palikimo. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). [[lumdiskego]]. (2003) Elektroninės leidybos namai: Vilnius.</ref> Litovaj nobeloj provis rompi la personan union de la samtempa regado de Litovio kaj Pollando.<ref> J. Kiaupienė: Valdžios krizės pabaiga ir Kazimieras Jogailaitis. Gimtoji istorija 2: Nuo 7 iki 12 klasės (Lietuvos istorijos vadovėlis). [[lumdiskego]]. (2003). Elektroninės leidybos namai: Vilnius. </ref> Malsukcesaj militoj kun la granda duklando degrandprinclando Moskvo tamen devigis la union resti funkcia, malgraŭ la opozicio de iuj nobeloj kiel la polaj nobeloj el la dinastio Radvila.
 
Fine, la [[Unio de Lublino]] dum la jaro 1569 kreis [[Pollando-Litovio|kunan polan-litovan ŝtatounion]]. En tiu [[federacio]], la Granda Duklandograndprinclando de Litovio havis apartan registaron, leĝaron, armeon kaj ŝtatan trezoron.<ref> D. Stone. La Polish-Lithuanian state: 1386-1795. University de Washington Press, 2001. p. 63</ref> Dum la tempo de la [[Pola-Litova Unio]], la Granda Duklandograndprinclando de Litovio estis involvita en multajn militojn, kiel la Livonia milito, la Norda milito kaj aliaj. La unio kun Pollando ne plenumis la esperon protekti la regnon de teritoriaj perdoj al la kreskiĝanta [[Rusia Imperio]]. Dum la jaro 1795, la [[Pola-Litova Unio]] estis detruita kaj ĝia teritorio dispartigita inter la slava [[Rusia Imperio]] kaj la germanlingvaj imperioj [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio]].
 
Ene de la Rusia Imperio, la teritorio de la eksa litova duklando iĝis tri [[gubernio]]j: belarusa, litova, padola. Litovio kiel suverena ŝtato nur resendependiĝis dum la jaro [[1918]].
 
La litova mezepoka ŝtato ekde la 12-a jarcento ne estis konstruita nur sur la fundamento de milita agreso. Ĝia ekzisto ĉiam same multe dependis de diplomatio samkiel de armiloj. La plej multaj urboj aneksitaj de Litovio neniam estis venkitaj en batalo sed proprainiciate konsentis esti [[vasalo]]j de Litovio. Ĉar la plej multaj el tiuj urboj antaŭe estis vasaloj de la [[Ora Hordo]] aŭ de la [[Granda Duklando degrandprinclando Moskvo]], tia decido ne signifis perdon de suvereneco sed nur interŝanĝo de unu superulo kun alia. Ekzemplo por tiaj urboj estis [[Novgorod]], kiu dumlonge estis en la litova interesosfero kaj okaze iĝis dependa teritorio de Litovio.<ref>Glenn Hinson. The Church Triumphant: A History of Christianity up to 1300. 1995, p. 438</ref> La submeto al Litovio estis la rezulto de internaj tensioj ene de la urbo, kiu provis eskapi el submeto al Rusio. Tiu metodo konstrui la ŝtaton tamen estis malstabila, ĉar la interna politiko ene de urbo povis facile ŝanĝiĝi kaj tiam urboj eventuale devidis remalaliĝi el la litova ŝtato, kio okazis plurfoje rilate al Novgorod kaj aliaj slavaj urboj.
 
== Lingvoj ==
Dum la 12-a jarcento, la ŝtato etne konsistis praktike nur el litovoj{{Mankas fonto}}, kaj fine de la 13-a jarcento, post la anekso respektive aliĝo de unuaj slavaj teritorioj, etnaj litovoj konsistigis 70 procentojn de la enloĝantaro. Dum pli postaj jarcentoj kaj la ampleksigo de la Granda Duklando deGrandprinclando Litovio ĝis la [[Nigra Maro]], la procentaĵo de litovoj en la mult-etna ŝtato tamen reduktiĝis al 50 kaj fine eĉ ĝis nur 30 procentoj. La litovaj regantoj, male al la plej multaj aliaj tiutempaj eŭropaj regnoj, ne devigis la regnanojn lerni la originan ŝtatan lingvon kaj ne diktis iun ajn religion, sed male igis la [[rutena]]n, [[latina]]n, [[germana]]n kaj [[pola]]n lingvojn oficialaj. Krom la litovoj kaj slavoj, gravaj naciecoj estis la litovaj judoj kaj [[tataroj]]. Fine de la imperio, la slavaj ŝtatanoj estis laŭnombre klare la plimulto. Dum la tempo de nacia revekiĝo dum la [[19-a jarcento]], tial slavaj naciistoj penis difini la litovan duklandon "slava ŝtato".
 
== La vorto "Litvo" en Esperanto ==
Rilate al tiu slavismo dum la dua duono de la 19-a jarcento, en la tiutempe naskiĝanta lingvo Esperanto enkondukiĝis la vorto '''Litvo''' por la litova mezepoka ŝtato – vorto do permesebla laŭ [[PIV]] kaj "malnova esperanta vorto" uzita de slavaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj, kvankam ĝi reprezentas slavisme impresitan redifinon de la historio: La vorto Литва ''[Litva]'' simple estas la [[rusa]] traduko de la vorto "Litovio". La sama vorto ankaŭ estas la [[belarusa]] kaj [[ukraina]] traduko, kaj la [[pola]] vorto por "Litovio" (Litwa) simple estas latinlitera ekvivalento. La mezepoka ŝtato tamen, kiel skizite, origine estas tute litova, ampleksiĝis pli kaj pli kaj integrigis multajn regionojn de slavoj, sen ke ĉiuj estis devigitaj paroli nur la litovan. Tial kompreneble la belarusoj kaj ukrainoj en la regno tradukis la nomon de la ŝtato al sia lingvo, kaj el "Lietuva" (en la [[litova lingvo]]) iĝis "Литва". Ankaŭ la nomoj de la litovaj regantoj ricevis kromajn formojn en la [[rutena lingvo]], antaŭa formo de la nuna [[belarusa]], kaj en la [[pola]]. Tamen la ŝtato "Lietuva" en la origina lingvo havas la saman nomon en la frua mezepoko kiel nun en la 21-a jarcento. Tial ne estas historie ĝuste ŝajnigi, ke la mezepoka Granda DuklandoGrandprinclando Litovio estis slava ŝtato, kiu nomiĝis Литва, esperante Litvo, kvankam ja ĝustas, ke en la Granda DuklandoGrandprinclando loĝis multaj slavoj. Sincere dirite jam la "normala" esperanta vorto Litovio estas pli rus- ol litov-devena, alikaze tekstus "Lietuvio", sed tio post pli ol centjara lingva praktiko ne plu ŝanĝeblas - la vorto Litovio same profunde apartenas al Esperanto kiel la latinismo "Germanio" (kaj neniu germano sincere postulas la alternativon ''Dojĉlando'').
 
La litova kaj praktike ĉiu nacia eŭropa lingvo nomas la mezepokan regnon kaj la modernan ŝtaton Litovio laŭ la sama vorto, kaj tio saĝas. La vorto "Litvo", kvankam el esperanta [[leksiko|leksika]] vidpunkto permesebla, estas evitebla, kaj el historia vidpunkto evitinda - kvankam laŭ la lingvaĵo de la 19-a jarcento artikoloj de kaj pri [[L. L. Zamenhof]] tekstas, ke "lia familio estis litvaj (ne litovlingvaj) judoj".
Linio 35:
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat|Grand Duchy of Lithuania}}
{{el}} [http://depts.washington.edu/baltic/papers/grandduchy.htm Cheryl Renshaw. La Granda Duklando deGrandprinclando Litovio 1253-1795 (artikolo angla)]
{{el}} [http://www.stankiewicz.e.pl/index.php?kat=8&sub=78 Granda Duklando deGrandprinclando Litovio ĝis la 18-a jarcento (paĝo pola)]
{{el}} [http://www.istorija.net paĝoj kaj forumoj pri la historio de Litovio (precipe en la litova)]
{{el}} [http://www.lnm.lt/index.asp?DL=L&TopicID=397 paĝoj de la litova nacia muzeo pri la konstanta kaj aldona dumtempa ekspozicioj pri la mezepoka duklando]