Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
La naciismo havis enorman influon mondhistorian kaj geopolitikan, de kiam la nacia ŝatato iĝis la ĉefa tipo de ŝtato. La plimulto de la monda loĝantaro loĝas nun en ŝtatoj, kiuj estas almenaŭ nominale naciaj ŝtatoj. Okazas, ke oni erare nomas tiajn ŝtatojn "nacioj". Laŭ sia celdifino, la nacia ŝtato garantiu la ekziston de nacio, konservu apartan identecon kaj disponigu teritorion, en kiu la naciaj kulturo kaj etoso superregas. La plimulto de naciaj ŝtatoj alvokas kulturan kaj historian miton por pravigi sian ekziston kaj por havigi al si "legitimecon".
 
Naciistoj konstatas, ke ankaŭ "ne-naciaj" ŝtatoj ekzistas; efektive, la luktoj de fruaj naciismaj movadoj ofte direktiĝis kontraŭ imperioj kiel Aŭstrio-Hungario. La [[Vatikanurbo]] ekzistas por provizi suverenan ŝtaton al la gvidantaro de la [[Katolikismo|katolika eklezio]], kaj ne al nacio. La tuttera [[kalifujokaliflando]], kiun alstrebas kelkaj [[Islamismo|islamistoj]] estas plia ekzemplo de ne-nacia ŝtato.
 
Ĉiu, kiu identiĝas kun nacio kaj opinias naciajn ŝtatojn legitimaj, povas esti nomata "naciisto". En tiu senco, la plimulto de plenkreskaj homoj estas "pasivaj naciistoj". Tamen, la moderna komunuza apliko de la vorto ''naciismo'' referencas al politika (kaj foje militista) agado subtene al naciismaj postuloj. Tiu agado povas inkluzivi [[separatismo]]n, [[iredentismo]]n, [[militarismo]]n kaj en ekstremaj kazoj "[[Etna purigado|etnan purigadon]]". Politologoj (kaj la amaskomunikiloj) tendencas elstarigi ĉi tiujn pli ekstremajn formojn de naciismo.