Stasys Tijūnaitis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
'''Stasys Tijūnaitis''' [Stasis' Tijunaj'tis] (naskiĝis la {{daton|8|majo|1888}}, en vilaĝo Vareikiai, distrikto [[Ukmergė]], mortis la {{daton|22|julio|1966}} urbeto Pravieniškės [[Litovio]]) estis grava esperantisto por litova movado.
En [[1908]] finis rusan triklasan lernejon en [[Ukmergė]]. Poste li kun tri rubloj en poŝo perpiede ekmarŝis al Seinai (distanco 190 km) dezirante ekstudi en pastra seminario. Survoje li haltis en [[Kaunas|Kaŭno]] kaj vizitis [[Aleksandras Dambrauskas]]-on, kiu estris eldonejon kaj redaktis revuon "Draugija" (Societo). [[Aleksandras Dambrauskas]] jam konis la junulon laŭ liaj verketoj, pli frue senditaj al la redakcio.
Tiutempe Seinai (nun [[Sejny]] en Polando[[Pollando]]) estis grava kultura centro de litovoj. En la urbo ili havis lernejojn, presejon, tie estis eldonata en Litovio populara gazeto "Šaltinis" (Fonto). Ekzamenojn al pastra seminario Stasys trapasis sukcese, sed guberniestro ne permesis al li studi en la seminario "pro nesufiĉa klereco". Tiam en [[1908]] Stasys eklaboris en Kaŭna eldonejo de Societo de [[Sankta Kazimiro]] ĉe [[Adomas Jakštas|Aleksandras Dambrauskas]], helpante ekspedi eldonaĵojn.
 
==Esperantista agado==