Al-Azhar-moskeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Cairo - Islamic district - Al Azhar Mosque and University.JPG|eta|Al-Azhar-moskeo]]
La '''Al-Azhar-moskeo''' (arabe الجامع الأزهر‎, latinliterigo laŭ sistemo [[Deutsche Morgenländische Gesellschaft|DMG]] ''al-Gāmi' al-Azhar'') troviĝas en [[Kairo]] ([[Egiptio]]). ''Al-Mu'izz li-Din Allah'', la kvara kalifo de la [[fatima kalifujokaliflando]], komisiis ĝian konstruon por la nove establita ĉefurbo de la regno en 970. La moskea nomo aludas al [[Fatima bint Muhamad]], la plej juna filino de la islama profeto [[Mohamedo]], respektata personaĵo en islamo kiu ricevis la titolon ''az-Zahra'' ("la brila aŭ brilega"). Temis pri la unua moskeo establita en [[Kairo]], urbo kiu poste gajnis la kromnomon "la Urbo de Mil [[Minareto]]j."<ref group="noto">La ''moskeo de Amr'', konstruita en la jaro 642 de nia erao, estas la plej malnova moskeo en la nuna teritorio de la urbo Kairo samkiel la plej malnova moskeo en Afriko). Tamen, la Moskeo de Amr, tiel kiel pluraj aliaj en hodiaŭa Kairo, kiuj estas pli malnovaj ol al-Azhar, estis konstruitaj en la urbo [[Fustat]] kiu nur multe pli poste iĝis parto de la la moderna urbo Kairo.</ref>
 
Post ĝia dediĉo en 972 kaj post la enpostenigo de 35 kleruloj en 989, la [[moskeo]] malrapide evoluis al la nuna [[Al-Azhar-Universitato]], kiu estas delonge konsiderata la plej eminenta institucio en la islama mondo por la studo de sunaima [[teologio]] kaj ''[[ŝario]]'' aŭ islama juro. La universitato, ekde la komenco integrigita ene de la moskeo kiel parto de [[madraso]], estis ŝtatigita kaj oficiale deklarita sendependa universitato en 1961, sekve de la Egiptia Revolucio de 1952.