Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
| jaro de estiĝo = 1099
| jaro de pereo = 1291
| antaŭ 1 = Fatima kalifujokaliflando
| antaŭ 1 flago = Fatimid Caliphate - flag.gif
| post 1 = Mameluka sultanlando
Linio 29:
'''Jerusalema reĝlando''' ([[malnovfranca lingvo|malnovfrance]] {{fremdlingve|fr|''Roiaume de Jherusalem''}}, [[latina lingvo|latine]] {{fremdlingve|la|''Regnum Hierosolimitanum''}}) estis [[krucistaj ŝtatoj|krucista ŝtato]] fondita en la [[Sankta Lando]] post la [[unua krucmilito|unua krucmilita ekspedicio]] en la jaro [[1099]]. La nova [[kristanismo|kristana]] reĝlando havis fermitajn aliancojn kun [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropaj]] [[monarkio]]j kaj kompare kun ili ĝi estis relative malgranda kaj malforta ŝtato, kiu devis esti ofte ekonomie kaj soldate subtenata el Eŭropo. Post la falo de [[graflando de Edessa]] en la manojn de [[Zengí]], la [[Mosulo|mosula]] [[atabego]], estis en la jaro [[1146]] proklamita de [[papo]] [[Eŭgeno la 2-a]] la [[dua krucmilito]] por defendi la [[Baziliko de Sankta tombo|sanktan tombon]]. Tiu ĉi ekspedicio eltiris kaj sieĝis [[Damasko]]n, sed ĝi finiĝis nefame. La [[4-an de julio]] de la jaro [[1187]], okdek ok jaroj post la konkero de [[Jerusalemo]] fare de la krucistoj, sultano [[Saladin]] venkis la reĝon [[Guy de Lusignan]] en [[batalo apud Hattín]] kaj poste li komencis grandan ofenzivon kontraŭ krucistoj en [[Levantenio]]. Sekve estis el Eŭropo sendita la [[tria krucmilito]], en kiu partoprenis interalie la angla reĝo [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a Leona Koro]], la reĝo de [[Francio]] [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo Aŭgusto]] kaj la romia-germana imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko Barbarosa]]. La krucmilito daŭris tri jarojn kaj eŭropanoj akiris reen per batalo la [[Palestino|palestinan]] marbordon, sed al ceteraj antaŭaj krucistaj ŝtatoj en [[Cisjordanio]] kaj Jerusalemo mem ili jam armee ne havis fortojn. Jerusalema reĝlando estis reduktita al malgranda strio de lando apud la mediteranea marbordo, reganta nur kelkajn urbojn kaj kun nova ĉefurbo [[Akko]], ĝis kiam ĝi estis en la jaro [[1291]] definitive neniigita fare de [[Ĥalil]], la [[mamelukoj|mameluka]] sultano.
 
La reĝlando prenis la teritoriojn de hodiaŭa [[Israelo]], [[Cisjordanio]] kaj [[Gaza Sektoro]]. Apartenis al ĝi ankaŭ teritoriojn de hodiaŭa [[Libano]] norde, [[Sinajo]] sude kaj parto de hodiaŭa [[Jordanio]] kaj [[Sirio]]. La krucistoj same provis disvastigi siajn teritoriojn je [[Fatima kalifujokaliflando]], sed sensukcese. La palestinaj krucistoj estis forte ligitaj al siaj najbaroj, precipe al la [[Armena reĝlando en Kilikio]] kaj [[Bizanca Imperio]], danke al kiuj la latinaj krucistoj parte "[[oriento|orientizis sin]]".
 
== La estiĝo de reĝlando kaj frua historio ==
Linio 39:
Ankoraŭ antaŭ la konkero de la urbo mem bruletis inter krucistoj disputo pri la estonta statuto de Jerusalemo kaj post ties konkero ĝi ekbrulis plene. Por solvi tiun ĉi demandon kunvenis [[koncilio]], kiun partoprenis la plej superaj ekleziaj altranguloj kaj soldataraj komandantoj. [[Kavaliro]]j kaj profanaj partoprenantoj de la ekspedicio opiniis, ke estus elektota laŭregula reĝo, sed la pastraro oponis, ke la registaro devus esti pure [[teokratio|teokrata]] kaj en pozicion de la reganto de urbo ĝi realigis episkopon Arnoldon Malecorn. La nobelaro rifuzis tion, ĉar ili ne volis rezigni pri sia parto de la konkero de Sankta lando utile al la eklezio, sed ili devis serĉi ian kandidaton inter si. Ĉefaj kandidatoj fariĝis du antaŭaj gvidantoj de la unua krucmilito: malsupralorena duko [[Godefroi de Bouillon]] kaj [[Raimond la 4-a de Toulouse|Raimond de Saint-Gilles]], grafo el [[Toulouse]]. Utile al Raimond atestis lia granda riĉeco, li plie ombrigis la ceterajn krucistajn gvidantojn per sia aĝo kaj spertoj. Krom tio li estis proksima parenco, en la tempo de la atako kontraŭ Jerusalemo jam mortinta, papa legato [[Adhémar Le Puy]], kiu uzis inter la partoprenantoj de la ekspedicio grandan seriozecon. Raimond spite al tio ne pruviĝis kiel armeestro, ĉe [[normanoj|normanaj]] partoprenantoj de la ekspedicio li ne estis ŝatata kaj subtenis lin eĉ ne parton de propraj soldatoj, kiuj post la konkero de Jerusalemo volis reveni reen Eŭropon. Raimon estis tial devigita jam plu ne klopodi pri la regado super Jerusalemo. La koncilio poste turniĝis al lia rivalo Godefroi. Tiu akceptis la proponon, sed li rifuzis titolon ''reĝo'' kaj akceptis sole titolon ''Ŝirmanto de Sankta tombo'' ({{fremdlingve|la|''Advocatus Sancti Sepulchri''}}) kun kaŭzigo, ke ''"neniu estus portinta oran kronon en la urbo, kie Kristo portis [[Dornokrono]]n"''. Sed Raimond estis pro tiu ĉi venko de Godefroi kolerigita, li rifuzis agnoski lian aŭtoritaton kaj konkeris [[Turo de Davido|jerusaleman citadelon]]. La nove destinita Ŝirmanto de Sankta tombo postulis, ke la citadelo estu tuj transdonita al li, sed la grafo de Toulouse malrapidis. Sed fine li transdonis Turon de Davido al [[Pierre de Narbonne]], la provensala episkopo, kiu estis aliancano de Raimond. Sed la episkopo ne volis partopreni en la disputo de grandpotenculoj kaj li transdonis armistice la citadelon al Godefroi de Bouillon. Raimond de Saint-Gilles, ne atendinta tiun ĉi tiron, furioziĝinte diris, ke ''"li jam ne ĝojas pri estimo, pri kiu li pretendas, kaj ke li jam ne povas resti ĉi tie..."'' Sekve la grafo fortiris eĉ kun sia soldataro el Jerusalemo ĝis [[Jeriĥo]]. Nova jerusalema ĉefepiskopo estis elektita klera, sed aroganta kaj nepopulara [[Arnoul de Chocques]].
 
Kiam Godefroi ekregis, li devis stariĝi al senpera minaco en aspekto de grandega armeo de [[fatima kalifujokaliflando]] subgvide de [[veziro]] [[al-Afdal]], kiu militmarŝis por denove konkeri Jerusalemon. La malamikiĝintaj eŭropaj kavaliroj tiel denove unuiĝis kaj ekmarŝis kun la armeo en suma nombro dek du mil kavaliroj kaj naŭ mil infanteriaj soldatoj renkonte al egiptoj. Al-Afdal, kiu estis certa pro sia superforto, malrapidis kun antaŭenmarŝo kaj atendis egiptan ŝiparon, kiu devis provizi lian armeon. La krucistoj, kiuj ekmarŝis renkonte al la muslimoj, ekatakis frumatene la duoblan malamikan soldataron. En la armeo de al-Afdal eksplodis paniko kaj la egiptoj kun grandaj perdoj ekretiriĝis al fortikaĵo [[Askalono]]. La veziro mem sukcesis fuĝi el la batalo. Per tiu ĉi venko la krucista venko estis finita kaj Jerusalema reĝlando estis certigita.
 
Komence de la jaro [[1100]] la krucistoj finis disputojn kun lokaj arabaj [[emiro]]j, kiuj rifuzis agnoski la krucistojn kiel siajn [[feŭdo|feŭdajn senjorojn]]. Godefroi de Bouillon ekmarŝis printempe de 1100 por helpi al [[Tankred Galilea|Tankred]], la [[Galilea princlando|galilean princon]], en regionon de [[Transjordanio]], kiun ili sekve subjugis. Survoje reen ĝis Jerusalemo Godefroi ricevis mesaĝon pri alveno de granda venecia floto. La Ŝirmanto de Sankta tombo tial rapidis al urbo [[Jafo]], por ke li renkontiĝu kun venecianoj kaj interkonsentis kun ili la armean kunlaboron. Godefroi poste grave malsaniĝis kaj forveturis nur kun malgranda taĉmento ĝis Jerusalemo, dum ĉiuj liaj komandantoj, inter ili ankaŭ nova jerusalema [[patriarko]] [[Daimbert de Pizo]], komune kun soldataro plifortigita je la veneciaj fortoj elmarŝis kontraŭ haveno [[Ĥajfo]]. La unua krucista reganto de Jerusalemo Godefroi de Bouillon mortis la [[18-an de julio]] [[1100]] kaj komandanto de lia garnizono rapide sendis mesaĝiston ĝis [[Edessa]] al [[Baldueno la 1-a Jerusalema|Baldueno de Bouillon]], la frato de Godefroi, por ke li venu ĝis Jerusalemo kaj transprenu la heredaĵon. Pri la morto de Godefroi en sieĝejo antaŭ Ĥaifo eksciis ankaŭ la patriarko Daimbert de Piza, kiu havis siajn proprajn ambicojn. La patriarko skribis leteron al antioĥa princo Bohemundo postulante lin, por ke li kiel eble plej baldaŭ alveturu al li kaj samtempe en la letero kiel la jerusalema patriarko li malpermesis al Baldueno vojaĝon ĝis Jerusalemo. Sed [[Bohemundo de Tarent]] neniam ricevis la leteron de Daimbert kaj nelonge post tio li estis militkaptita dum pli malgranda batalo kontraŭ turkoj. [[Baldueno de Boulogne]] dum nomumis sian kuzon en Edessa [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Balduenon Le Bourg]] kiel sia sekvanto kaj la 2-an de oktobro li ekiris al Jerusalemo. Patriarko Daimbert dume vane atendis la alvenon de sia aliancano el [[Antioĥio]], kiun li ne ĝisatendis, anstataŭ li alveturis Baldueno, kiu estis bonvenigita de pilgrimantoj eĉ de siaj samlandanoj el [[Loreno]]. La malvenkita Daimbert tial retiriĝis en monaĥejon sur [[monto Siono]]. Baldueno pli poste invitis lin ĝis la urbo kaj konfirmis lin en funkcio de la patriarko, per kio li egaligis rilatojn kaj Daimbert kronis lin en [[1100]] dum Kristnasko en [[Betleĥemo]] je ''reĝo''.
Linio 106:
En duono de la [[12-a jarcento]] estis en Jerusalema reĝlando ĉirkaŭ 20.000 nobeloj kaj 1.500 feŭduloj. Feŭdalismo en [[Levantenio]] en kelkaj aspektoj diferenciĝis de la sistemo en Eŭropo. Unue: feŭdo ĉi tie povis esti ankaŭ urbo aŭ urba kvartalo kaj enspezoj el ĝi. La alia diferencaĵo estis posteno de virino en la loka socio, kiu povis estis edzino de feŭdulo, feŭdulino, kaj ŝi povis ankaŭ heredi la feŭdojn (se ŝi ne havis viran parencon).
 
En la paso de ducentjara historio de Jerusalema reĝlando la potenco de feŭduloj trairis per grandaj ŝanĝoj. Dekomence de la krucista regado en Palestino la plej supera aŭtoritato estis la potenco de reĝo, kiu donis kaj prenis la feŭdojn kaj kiu havis ankaŭ la plej suprean juĝan potencon. La potenco de baronoj ekde la fino de la 12-a jarcento kreskis kaj en la [[13-a jarcento]] la nobelaro jam en la reĝlando fakte regis. Signifan apogon de la reĝo en la lando kreis la reĝa posedaĵo, kiu kreis precipe grandurbojn Jerusalemo, Tiroso kaj Askalono - tiu okupis preskaŭ unu trionon de la lando, la reston okupis la senjorujojsenjorlandoj de baronoj.
 
=== La registaro kaj oficista aparataro ===
Linio 121:
|-
| [[1099]]
| Krucistoj konkeris Jerusalemon de [[Fatima kalifujokaliflando]] fine de la [[unua krucmilito]].
|-
| [[1099]]
Linio 339:
== Muslima ofensivo kaj falo de la reĝlando ==
[[Dosiero:BaldwinIV.jpg|eta|maldekstra|200px|Ĉefepiskopo [[Vilhelmo de Tiro]] kaj Baldueno la 4-a, William estas distinganta ĉe la knabo simptomojn de lepro]]
Amaŭrion sur la trono alternigis lia juna filo [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]], sed ĉe kiu jam en la infanaĝo estis rimarkataj simptomojn de [[lepro]]. Sed Baldueno la 4-a eĉ spite al tio montriĝis esti tre decidema kaj energia reĝo kaj armeestro. Tiutempe jam plene montriĝis la divido de la reĝa kortego kaj la jerusalemaj baronoj en du opiniajn grupojn. La unuan grupon kreis precipe nobeloj, kiuj naskiĝis en [[Sankta Lando]] kaj kies familioj ĉi tie vivis dum kelkaj generacioj. Kelkaj nove venintaj nobeloj diris al ili "Ĉevalidoj" pro iliaj kelkaj transprenitaj orientalaj kutimoj. Post la veno de Baldueno la 4-a tiuj ĉi nobeloj havis ankaŭ ĉe la kortego superecon. Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis grafo de Tripolo [[Raimondo la 3-a Tripola|Raimondo la 3-a]] kaj barono de Ramla kaj Nabulo [[Baliano de Ibelino|Baliano]]. Ili pretekstis moderigitajn opiniojn por kunvivo kun la muslimoj kaj realigis rilate al ili ankaŭ de Bizanco pli renkontan politikon, armee celita por la defendo de lando. La alia grupo estis nobeloj, kiuj ne naskiĝis en Palestino, sed ili akiris ĉi tie senjorujojnsenjorlandojn kaj en la araba mondo ili ne orientiĝis. Tiuj realigis rilate al la arabaj ŝtatoj atakeman kaj konkereman politikon kaj inter iliaj reprezentantoj apartenis fratoj [[Guy de Lusignan|Guy]] kaj [[Amaŭrio la 2-a de Lusignan|Amaŭrio]] [[Lusignan (nobela familio)|de Lusignan]] kaj ankaŭ [[Renaud de Châtillon]]. Ekde la jaro [[1180]] la favorantoj de pli agresema politiko akiris signifajn postenojn en ŝtata administrado kaj poste ankaŭ la decidantan vorton ĉe la kortego, kiam Sibilo, fratino de la reĝo, edziniĝis kun [[Graflando de Jafo kaj Askalono|grafo el Jafo kaj Askalono]] Guy de Lusignan. La kortega grupo de Guy ankaŭ sukcesis al la liberigita posteno de la jerusalema patriarko elekti [[Heraklios Jerusalema|Herakleion]], ĉefepiskopon de Caesarejo, dume Raimondo la 3-a kun siaj favorantoj realigis [[Guillaume de Tiro|Guillaumon de Tiro]], la akkan ĉefepiskopon, kronikiston kaj edukiston de Baldueno la 4-an.
 
[[Dosiero:Schlacht von Montgisard 2.jpg|eta|200px|[[Batalo apud Montgisard]]: La malsana reĝo Baldueno la 4-a estas venkanta super Saladino]]