Princepiskopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Linio 10:
En [[1521]] la Sankta Romia Imperio nombris 53 ekleziajn princolandojn. La protestanta [[reformacio]] kaj la sekva sekularigo malpliigis tiun nombron, en [[1648]] al 23 kaj poste stabiliĝis je 26 laŭlonge de la [[17-a jarcento]]. Diversaj episkopaj princolandoj ĉesis ekzisti dum la religiaj militoj pro plua sekularigo ĉar aneksitaj al laikaj protestantaj suverenoj, nome [[Bremenio]], [[Magdeburgo]], [[Halberstadt]], [[Ratzeburg]], ktp, konservante tamen seĝon kaj voĉdonrajton en la kolegio de la princoj.
 
Tial dum la [[16-a jarcento]] kaj komence de la [[17-a jarcento|17-a]] ekzistis, apud la precipaj princoj-episkopoj katolikaj, ankaŭ diversaj princoj-episkopoj protestantaj, inter kiuj la plej grava estis tiu de [[Magdeburgo]]. Preskaŭ senescepte, tiuj teritorioj protestantaj estis regataj de princoj apartenantaj al dinastioj najbaraj kaj, kun la [[Vestfalia Paco]] de [[1648]], ili estis reduktitaj al laikaj princolandoj, kiel ekzemple [[PrusujoPrusio]]. La nuraj restantaj ekleziaj princlandoj estis [[Lubeko]] kaj [[Osnabrück]], kiu estis regata alternative de episkopoj katolikaj kaj protestantaj.
 
Ankaŭ la prioro de la [[Ordeno de Germanaj Kavaliroj]], estis eklezia princo, sen tamen esti princo-episkopo. Pro la reformacio li adheris al [[protestantismo]]: tiel fariĝante princolanda reganto.
Linio 26:
Pli altan rangon inter ili havis '''princo-ĉefepiskopo''', {{lingv|de|e}} ''Fürsterzbischof'', samtempe princo kaj [[ĉefepiskopo]], kun eklezia teritorio nomata '''ĉefepiskopujo''' (arkiepiskopujo, arkidiocezo),
kaj sekulara teritorio nomata '''princo-ĉefepiskopujo''', {{lingv|de|e}} ''Fürsterzbistum'' aŭ ''Erzstift''.
Rangon de princo-ĉefepiskopujoprincĉefepiskoplando havis [[princĉefepiskopujoprincĉefepiskoplando Salcburgo|Salcburgo]] kaj [[Olomouc]].
 
Plej altrangaj estis tamen tiuj tri ĉefepiskopoj kiuj samtempe estis [[princo-elektisto|princoj-elektistoj]]: la ĉefepiskopoj de [[Majenco]], [[Elektoepiskopujo Kolonjo|Kolonjo]] kaj [[Treviro]].
Linio 34:
En kelkaj okazoj la efektivan regadon de princepiskopujo havis '''administranto''' anstataŭ princepiskopo (kiam princepiskopo mankis). Tio povis okazi pro pluraj diversaj kialoj, ekzemple:
* Kiam nova episkopo ankoraŭ ne estis trovita, iu alia (ekzemple episkopo de alia episkopujo) estis nomumita por gvidi la princepiskopujon por limigita tempo.
* Kelkfoje la kandidato por princepiskopeco estis la dua, tria aŭ posta filo de nobela reganto en iu germana parto-ŝtato. Li ne heredis la regnon de sia patro kaj anstataŭe akceptis eklezian karieron, sed li ankoraŭ ne volis [[ordino|ordiniĝi]], por plu havi ŝancon al eventuala regnestra kariero. Sen ordiniĝo li ne povis fariĝi episkopo. Se li tamen ekregis super la princepiskopujo li ne oficiale havis la titolon "princepiskopo" sed nur "administranto". Ekzemplo estis [[Ernst von Bayern]], administranto de princĉefepiskopujoprincĉefepiskoplando Salcburgo.
* Ekde la [[Reformacio]] pluraj princepiskopujoj akceptis (aŭ toleris) protestantan kredon, kaj eĉ elektis princepiskopajn kandidatojn protestantajn. Tiuj kandidatoj, kiuj kutime ne ricevis agnoskon de la [[romkatolika eklezio]] kaj do ne estis oficiale "episkopoj", ricevis la titolon "administranto", ekzemple [[Aŭgusto (Saksio-Weißenfels)]], administranto de la princepiskopujo Magdeburgo.
 
Linio 45:
* [[Elektoepiskopujo Treviro]]
 
* [[Princĉefepiskopujo Salcburgo|Princo-ĉefepiskopujoPrincĉefepiskoplando Salcburgo]]
* Princo-ĉefepiskopujo [[Olomouc]]
 
Linio 75:
 
Pluraj aliaj princ(ĉef)episkopujoj jam pli frue estis sekularigitaj kaj ĉesis ekzisti, inter ili:
* [[PrincĉefepiskopujoPrincĉefepiskoplando Bremen]] kaj [[Princepiskopujo Verden]] en 1648, iĝis [[Duklandoj Bremen kaj Verden ]]
 
== Princoj-episkopoj ekster la Sankta Romia Imperio ==