Palia lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e removing incorrect link
Sri-Lanko → Srilanko
Linio 4:
La '''palia lingvo''' estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta [[lingvo]] de la [[budhismo]]. La [[Budho]], kiu loĝis en Norda [[Hindio]], parolis almenaŭ unu formon de [[prakrito]], eble plurajn; la budhisma kanono de la [[theravado]], la unua versio de la [[Tripitako]]), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo ''pāli-bhāsa'', poste pli mallonge ''pāli'' (kio do fakte signifas "teksto").
 
Palio estas parenca al [[sanskrito]], sed ne estas ido de sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en palio venis al [[Cejlono]]/[[Sri LankoSrilanko]] en la [[4-a jarcento a.K.]], kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu [[Tripitako]]). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie ''Suvanna-bhūmi'', sanskrite ''Suvarna-bhūmi''. "Or-lando", kie nun estas [[Birmo]], [[Siamo]]/[[Tajlando]], [[Laoso]] kaj [[Kamboĝo]].
 
 
== Palio kaj Budhismo ==
 
Krom la Tripitakon, oni verkis en la palia multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis ''Milinda-pañhā'', "La demandoj de Milinda", pri dialogo inter la monaĥo Nāgasena kaj la greka reĝo Menandros (palie Milinda), kiu regis en [[Baktrio]] en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava palia verkisto, ĉirkaŭ mil jaroj post la Budho, estas [[Buddhaghosa]] (5a5-a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion ''Visuddhi-magga'', "Vojo del puriĝo", kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de antaŭa komentario en la [[sinhala]], nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto [[Dhammapāla]]. La birma monaĥo Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.
 
Fine de la 19a jarcento, fondiĝis en Britio ''Pali Text Society'', por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.
Linio 15:
Hodiaŭ, multaj homoj ankoraŭ lernas la lingvon. Oni regule recitadas en ĝi en theravadbudhismaj temploj.
 
La [[:pi:|palilingva vikipedio]] havas la adreson <http://pi.wikipedia.org/wiki>
 
== Vidu ankaŭ ==