Verismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
La nocio verisma opero ankaŭ inkludas verkojn kun historiaj temoj aŭ ekzotika etoso. Preferitaj okazejoj estas la epoko de la [[franca revolucio de 1789|franca revolucio]] kaj la regado de [[Napoléon Bonaparte]], [[Italio]] dum la [[renesanco]] kaj la [[orienta Azio]].
 
Antaŭulo de la verisma opero estis ''La Traviata'' (1853) de [[Giuseppe Verdi]] kaj ''Carmen'' (1875) de [[Georges Bizet]], sed la unua vere verisma opero estas ''[[Cavalleria rusticana]]'' (1890) de [[Pietro Mascagni]] (1863–1945). En 1892 aperis ''I Pagliacci (La pajacoj)'' de [[Ruggiero Leoncavallo]] (1857–1919), ofte prezentata kune kun ''Cavalleria''. Verismaj elementoj ankaŭ troviĝas je [[Giacomo Puccini]] (1858–1924), ĉefe en [[Tosca]] (1900), sed ankaŭ en ''Madame Butterfly'' (1904), ''La fanciulla del West (La knabino el la okcidentumo)'' (1910) kaj ''Il tabarro (La mantelo)'' (1918). Pluaj italiaj komponistoj de la verismo estas [[Umberto Giordano]] (1867–1948) (''Andrea Chénier'', 1896; ''Fedora'', 1898), [[Francesco Cilea]] (1866–1950) (''Adriana Lecouvreur'', 1902), [[Alfredo Catalani]] (1854-1893) (''La Wally'', 1892), [[Franco Leoni]] (1864–1949) (''L'oracolo'', 1905), [[Franco Alfano]] (1875–1954), [[Ermanno Wolf-Ferrari]] (1876–1948) (''I gioielli della Madonna (La juvelaro de la Madono)'', 1911; ''Sly'', 1927) kaj [[Riccardo Zandonai]] (1883–1944) (''Francesca da Rimini'', 1914; ''I cavalieri di Ekebù (La kavaliroj de Ekeby)'', 1925).
 
[[Dosiero:PucciniTosca.jpg|thumb|left|130px|Originala afiŝo anoncanta la operon "Tosca" de G. Puccini]]