Historio de Rusio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
nuligis arbitrajn korektojn
Linio 4:
== Pri la nomo ==
 
La unuan fojon oni renkontas terminon ''Rusio'' en la libroj de la Bizanca imperiestro [[Konstantino la 7-a (Bizancio)|Konstantino]] „Pri ceremonioj“ kaj „Pri regado de imperio“ ([[10-a jarcento|10-a jc.]]), kiel la greka nomo de la [[Kieva Regno]]. Termino Rusio ({{lang-ru|Россия}}, en malnova ortografio Россія aŭ Россіа) estis uzata ekde 1517 kaj tiam signifis nur la nord-orientan RusionRusujon, do la teritoriojn kun rusa loĝantaro, kiuj ne eniris la Grandan Litovion kaj Pollandon kaj kiujn unuigis la [[Moskva princlando]]. En Okcidenta Eŭropo (sed neniam en Rusio mem) la Moskvan ŝtaton de 16-17-a jarcentoj oni nomis Moskovio (Moskvio), kaj ĝiajn loĝantojn — moskvianoj.
 
La oficialan statuson al la nomo Rusio donis [[Petro la Granda]], reforminta la landon en [[1721]] kaj proklaminta ĝin [[imperio]]. La {{daton|1|septembro|1917}} Rusio estis proklamita [[respubliko]], kvankam jam ekde la [[3-a de marto]] [[1917]] ĝi estis tio rezulte de la [[Februara revolucio]]. Ekde la [[10-a de januaro]] [[1918]] la lando nomiĝis [[Rusia Soveta Federacia Socialista Respubliko]] kaj sub tiu nomo ĝi eniris en [[Sovetunio]]n ([[1922]]).
Linio 19:
== Kieva Regno ==
{{ĉefartikolo|Kieva Regno}}
La unua ŝtato orientslava estis la [[Kieva Regno]] (ankaŭ konata kiel ''Kieva RusioRusujo'', ''Kieva Rus''), kiu en [[838]] sendis unuan ambasadon en [[Konstantinopolo]]n, ĉefurbon de [[Bizanca Imperio]]. En [[988]] Kieva Regno adoptis [[kristanismo]]n de tiu imperio, kio kontribuis la fortigon de la centriga ŝtato. De tiam la rusa kulturo ricevis aliron al la granda bizanca, greka kulturo, kio influis karakteron de la rusa ŝtato, aparte dum la sekvontaj sep jarcentoj.
 
Dum [[12-a jarcento]] Kieva Regno dispartigis je kelkaj memstaraj regnoj, kiuj konkurencis inter si por figuri kiel heredantoj de ties civilizo kaj por la teritoria potenco en la regiono. Tio malhelpis ilin kontraŭstari [[mongoloj|mongolajn]] invadojn, kiuj de [[1223]] regule atakis rusajn regnojn. Aŭtune [[1237]] ĉ. 120-140 miloj da mongoloj gvidataj de [[Batuo-Ĥano]], la nepo de [[Ĝingis-Ĥano]], intervenis la rusajn regnojn kaj ĝis [[1239]] frakasis ilin unuope. De [[1238]] rusoj estiĝis trbutuloj de [[Ora Hordo]].
 
Samtempe nord-okcidentaj regnoj batalis por teritorioj kontraŭ [[svedoj]], [[litovoj]] kaj [[germanoj]]. La {{daton|5|aprilo}} [[1242]] dum grava [[Glacia batalo]] apud [[Pskov]] novgoroda princo [[Aleksandro Nevskij]] frakasis trupojn de la [[Livonia Ordeno]], kio portempe haltigis ekspansion de tiu. La [[GrandprinclandoGranda Duklando de Litovio]] iĝis unu el ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato.
 
== Granda Duklando de Moskvo ==
Linio 30:
 
Ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato tiutempe estis la [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]] kaj [[Ora Hordo]].
Inter [[1310]] kaj [[1390]] mongoloj 14 fojojn invadis rusajn regnojn, precipe apudlimajn. La {{daton|8|septembro}} [[1380]] okazis grava [[Kulika batalo]], rezulte de kiu mongoloj estis frakasitaj, ties gvidanto [[Mamaj]] fuĝis kaj estis murdita en Ora Hordo. La forto de Hordo konstante malpliiĝas, en Hordo estiĝas fakte memstaraj ĥanlandojĥanujoj: en [[1445]] — [[Kazana ĥanlandoĥanujo]], en [[1459]]—[[1460]] — [[Astraĥana ĥanlandoĥanujo]]. En [[1478]] Ivano la 3-a fine rifuzis pagi la tributon al Ora Hordo kaj post sensanga kontraŭstaro de la rusaj kaj la mongolaj armeoj ĉe [[Ugra (rivero)|rivero Ugra]], hordanoj foriris sen batali. De tiam sendependeco de la rusa ŝtato iĝis plena.
 
[[Dosiero:Kremlinpic4.jpg|eta|192px|dekstre|Portreto de Ivano la Terura]]
Linio 36:
La progreso de la aŭtokratia povo alvenis al sia kulmino per la regado ([[1547]]–[[1584]]) de [[Ivano la 4-a]], konata kiel ''la Terura'', kiu unuafoje uzis la titolon ''[[caro]]'', kaj koncentris la tutan povon, subpremante la nobelulojn ĉe ĉia suspekto de kontraŭstaro. Li ankaŭ eldonis novan leĝokodon, reformis la klerikaron kaj armeon, kaj konstruigis la [[Katedralo de Sankta Bazilo|katedralon de Sankta Bazilo]], kiu ankoraŭ nun troviĝas en la [[Ruĝa Placo]] de Moskvo kaj estas unu el la plej rekoneblaj simboloj de la rusia ĉefurbo. En januaro de [[1565]] li dispartigis la landon je ''zemŝĉina'' ({{ru}} ''земщина'') kaj ''[[opriĉnina]]'' ({{ru}} ''опричнина'') kaj disvolvis tutlande politikan teroron, mortiginte milojn da homoj kaj detruinte mastrumadon. Je lia morto, komenciĝis periodo nomata ''Tumulta Epoko'', kun malstabileco, lukto por la povo kaj grandaj malsategoj. Diversaj invadoj malgrandigis la teritorion.
 
En [[1552]] rusa armeo sieĝis kaj prenis [[Kazan]], la ĉefurbon de Kazana ĥanlandoĥanujo. De tiam komenciĝis [[kolonio|koloniado]] kaj [[rusigo|rusigado]] de Ĉevolga regiono kaj ties popoloj. En [[1556]] rusa armeo eniris [[Astraĥano]]n, la ĉefurbon de Astraĥana ĥanlandoĥanujo. En [[1581]] [[Kozakoj|kozaka]] [[atamano]] [[Jermak Timofejeviĉ]] ekiris kontraŭ [[Siberia ĥanlandoĥanujo]] kaj frakasis ĝin. En [[1586]] estis fondita [[Tjumeno]], kiu iĝis la unua rusa urbo trans [[Uralo (montaro)|Uralo]]. De tiam komenciĝis la rusa koloniado de Siberio. La ĉefa eksterpolitika malsukceso tiutempe estis malvenkita [[Livonia milito]] (1558—1583), kiu la rusa ŝtato faris por havi aliron al [[Balta maro]].
 
== La dinastio Romanov ==