Opero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
 
=== Kategorioj ===
[[Dosiero:Plácido Domingo, 2008.jpg|eta|250px|dekstre|[[Plácido Domingo]], fama [[tenoro]].]]
Kantistoj, kaj iliaj roloj, estas klasifikitaj per [[registro (muziko)|registro]], surbaze de la [[tesituro]], facilmoveco, potenco kaj [[sonkoloro]] de siaj voĉoj. Masklaj kantistoj povas esti klasifikitaj per alto, kiel [[baso]], [[baso-baritono]], [[baritono]], [[tenoro]] aŭ [[kontratenoro]], kaj kantistinoj kiel [[aldo]], [[mezosoprano]] aŭ [[soprano]]. (Viroj foje kantas en la "ina" registro, en kiu kazo ili estas nomataj [[sopranisto]] aŭ simple [[kontratenoro]]. La kontratenoro estas ofte trovata en opero, foje kantante rolojn origine skribitajn antaŭ la 20-a jarcento por [[kastrita kantisto|kastritoj]] – viroj kastritaj en juna aĝo specife por doni al ili pli altan voĉon.) Kantistoj estas plue klasifikitaj per grandeco aŭ pezo – la perceptata facilmoveco kaj sonkoloro. Ekzemple, soprano povas esti priskribita kiel lirika soprano, [[koloratursoprano]], [[subreto]], [[spinto]], aŭ drama soprano. Tiuj esprimoj, kvankam ne plene priskribantaj voĉojn, kunligas la voĉon de iu ajn kantisto kun la roloj plej taŭgaj al la voĉaj karakterizaĵoj de la kantisto.