Teozofio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Tsseal1875.gif|right|thumb|<center>sigelo de la Teozofia Societo el la jaro 1875]]
La vorto '''Teozofio''' ([[greke]] "dia saĝeco", sanskrite: daiva jñāna, deva vidyā, jñāna yoga) ĝenerale priskribas [[religio|religiajn]] strebojn, serĉi konojn pri "[[dio]]" aŭ la "dia principo" per vojoj de esoterisma revelacio. Tiaj vojoj ekzistas ekzemple en la [[mistikismo|mistikismaj]] instruoj de [[Jakob Böhme]], [[Friedrich Christoph Oetinger]] kaj [[Louis Claude de Saint-Martin]], en la judisma [[Kabalo]], en partoj de la islama [[Sufismo]] kaj en la antikva [[Gnostikismo]].
 
En pli malvasta senco la vorto teozofio aparte uziĝas por [[esoterismo|esoterisma]] konceptaro evoluigita de la okultisma filozofino [[Helena Blavatskij]] (1831–1891). Tiu konceptaro aparte referencas je elementoj de la hindaj religioj kaj spiriteco, interalie de [[hinduismo]] kaj [[budhismo]], kaj asertas povi montri la komunan, veran kernon de ĉiuj religioj, por povi fondi "universalan frataron de la homaro".