Klemensas Naudžius: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
| esperantiĝis en = [[1923]]
}}
'''Klemensas Naudžius''' (naskiĝis {{daton|10|aprilo|1905}} en vilaĝo Žiūrių Gudeliai, distrikto [[Vilkaviškis]]; mortis {{daton|||1971}} en [[Kaunas]]) estis pedagogo, poeto, verkisto, tradukisto, esperantisto.
 
Inklinon al belarto li heredis de sia onklo fama verkisto doktoro [[Vincas Pietaris]]; eble tial li ĉiam eluzas okazon por honori sian parencon. Ankoraŭ estante gimnaziano li kolektas rakontojn kaj diversan materialon pri V.Pietaris kaj aperigas ĝin en enlandaj kaj eksterlandaj periodaĵoj. K.Naudžius ĝis la morto kunlaboris en gazetaro, estis aktiva aganto - volontulo, havis fortan voĉon, kantis kaj mem gvidis koruson, ludis en vilaĝa amatora teatro.
 
Li esparantiĝis en [[1923]] kaj tuj komencis instrui Esperanton. Aktiviĝis en [[1956]], sed en [[1957]] ekmalsanis je ftizo, ne plu povis labori en mezlernejo kaj preskaŭ 15 jarojn pasigis en sanatorio en Romainiai. Administracio de la sanatorio destinis por esperantisto, verkisto kaj traduskisto K.Naudžius apartan ĉambron kun labortablo kaj ŝranko. Tie li faris sian plej gravan laboron - esperantigis litovan klasikan literaturon: tradukis multajn fablojn, fabelojn, heksametre verkitan apleksan poemon el [[18-a jarcento|18a jarcenton]] "La jaro" de kristijonas[[Kristijonas Donelaitis]], "Muĵiko" de Dionizas Poška, "Pinarbaro de Anykščiai" de [[Antanas Baranauskas]], teatraĵon "Skirgaila" de [[Vincas Krėvė]] kaj multe da litova folkloro. Parto de la tradukaĵoj estas aperigita en eksterlandaj kaj enlandaj E-revuoj, sed plej gravaj tradukoj kaj verkoj ankoraŭ ripozas en Vilniusa Instituto de Litovaj Lingvo kaj Literaturo (en fako de manuskriptoj) kaj en Literatura Muzeo. Ne perdiĝis ankaŭ leteroj de liaj seriozaj korespondantoj en kaj pri E. Ĝis la lasta spiro li laboris por Esperanto.
==Fontoj==
* [[Povilas Stašys]], ''[[Litova Stelo]]'', 1997, novembro-decembro, n-ro 6, paĝo 23.