Kristijonas Donelaitis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38:
 
== Tradukoj de la poemo ==
En la protokolo de Konstanta komisiono pri Donelaitis, kunveninta la 3an de februaro [[1966]], ni legas:
 
Dum la kunsido de la komisiono akademiano K. Korsakas informis, ke litovaj esperantistoj decidis traduki la Jaron al Esperanto. Esperantisto K. Naudžius [1905-1973, instruisto, – V. Ŝ.] jam plenumis laŭvortan tradukon. La literaturan tradukon povus fari la konata Esperanto-tradukisto Tomaŝ Pumpr (1906-1972), majstra tradukanto, E-akademiano, loĝanta en [[Ĉeĥoslovakio]]. Estis decidite subteni la penojn de esperantistoj kaj eldoni Donelaitis-on esperantlingve. Prizorgi, ke la Kultura ministerio pagu honorarion al K. Naudžius pro la laŭvorta traduko de la Jaro al Esperanto.
La traduko de Naudžius ne estis publikigita. Tutsimple, laŭ aserto de Esperanto-veterano [[Antanas Mekys]], Pumpr kritikis la tradukaĵon kiel malbonstilan kaj ne taŭgan al heksametro. La akademiano diris, ke li neniam konsentus ke lia nomo figuru tie kiel redaktoro.
 
Samtempe kun Naudžius la poemon esperantigis litova esperantisto [[Stasys Sabalis]] (1908-1963). Eble, la tutan. En [[1962]] transskribis grandan parton de Printempaj ĝojoj. Kie nun troviĝas la tradukaĵo de Sabalis, nesciata. En la verkaro ''El mia Esperanta skatolo'' ([[2009]]) la grandan poeton Donelaitis al la Esperanto-mondo prezentis la eminenta litova esperantisto [[Petras Čeliauskas]]. Li publikigis sian tradukon de Printempaj ĝojoj.
 
== Fonto ==
* [[Vytautas Šilas]], Kristijonas Donelaitis – 300-jara, [[La Ondo de Esperanto]], 2014, №1 (231). http://esperanto-ondo.ru/Diverse/231donel.htm