29-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Olof von Dalin
→‎Eventoj: organizanto de Radio Solidareco arestita
Linio 36:
** [[1943]]: [[Genocido|Genocida]] [[Volinia masakro]]: en pola vilaĝo Wola Ostrowiecka [[Ukraina Ribela Armeo]] murdis 628 [[poloj]]n (en tio 220 infanojn ĝis 14 jaroj) kaj 7 judojn - la [[etna purigado]] en [[Volinio]] daŭris ankaŭ en 11 aliaj lokoj, ekz. en [[Ostrówki]]; al germana [[koncentrejo]] en [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] alvenis transporto de ĉ. 2 mil judoj de [[Rawicz]]; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en Chodów 58 judojn, en Warzyn (proksime al [[Inowrocław]]) 5 polojn kaj en Nagłowice (proksime al [[Jędrzejów]]) 5 soldatojn de [[Pola Enlanda Armeo]]
** Prezidento de Usono [[Franklin D. Roosevelt]] en skriba deklaro kondamnis germanajn [[krimo]]jn en [[okupado|okupata]] Pollando
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]]: por unu tago, mortigante 30 germanojn, polaj defendantoj rekonkeris la [[katedralo]]n; germana [[artilerio]] detruis fabrikon de [[Fiat]] kaj preĝejon konstruitan laŭ [[gotika arkitekturo]]; poeto de la ribelo Józef Szczepański verkis la lastan [[verso]]n: "Ruĝa [[pesto]]" (pro tio, ke apude trans [[Vistulo]] ripozis [[Ruĝa Armeo]]) - ĝi iĝis reprezenta verso de [[antikomunismo|kontraŭkomunista]] [[opozicio (politiko)|opozicio]] en periodo de [[stalinismo]]; en [[Varsovio]] germanoj pafmortigis aŭ vivbruligis ĉ. 70 personojn; [[germanoj]] likvidis tute izolitan [[geto]]n en [[Lodzo]], kie loĝis 160 mil [[judoj]] kaj 5 mil [[ciganoj]] - mortis pro [[malsatego]] kaj [[malsano]]j 44 mil, ĉ. 80 mil ili forveturigis al sia koncentrejo [[Aŭŝvico]], kie pli ol 60 mil mortigis per [[gaso]] (ĝi estis la dua plej granda en [[Pollando]], post la [[Varsovia geto]])
** Registaroj de [[Britio]] kaj [[Usono]] agnoskis al [[soldato]]j de [[Pola Enlanda Armeo]] soldatajn rajtojn, traktante ĝin kiel integra parto de [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]] - dum la unua monato de la [[ribelo de Varsovio]] kaptitaj de germanoj soldatoj de la Landa Armeo estis traktataj kiel polaj banditoj; [[Slovaka nacia ribelo]] komenciĝis - laŭ peto de [[marioneta ŝtato]] senkompate subpremita de [[Wehrmacht]] kaj [[SS (organizo)|SS]]
* [[1945]]: [[Sovetunio]] pafalterigis aviadilon kun [[nutraĵo|nutraĵ]]helpo por usonaj [[militkaptito]]j en [[Koreio]]
Linio 45:
* [[1982]]: La plej mallonga eksterlanda [[pilgrimado]] de la papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] al [[San-Marino]] (realiĝis dum 5 horoj)
* [[1982]]: Sciencistoj de Esplor-Instituto pri Pezaj [[Jono]]j en [[Darmstadt]] ricevis [[kemia elemento|kemian elementon]] - [[mejtnerio]], nomitan omaĝe al aŭstria [[nuklea fiziko|nuklea fizikistino]] [[Lise Meitner]]
* [[1982]]: En Pollando oni arestis [[Zbigniew Romaszewski]], aktivulon de [[antikomunismo|kontraŭkomunista]] opozicio, kunorganizanton de subtera ''[[Radio Solidareco]]''
* [[1991]]: Prezidento de Kazaĥio [[Nursultan Nazarbajev]] dekrete malpermesis atoman [[armea spaco|armean spacon]] en Semej ([[Provinco Orienta Kazaĥio]])
* [[1995]]: Malsukcesinta [[atenco]] kontraŭ la prezidento de [[Kartvelio]] [[Eduard Ŝevardnadze]]