Alando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Flago-de-Alando.svg|thumb|right|[[Flago de Alando]].]]
'''Alando''' ({{lang-sv|Åland}} [{{prononco|'''o:'''land|ˈoːland]}}, {{lang-fi|Ahvenanmaa}} [{{prononco|ahvenanma]:}}) estas insularo en la [[Balta Maro]] inter [[Svedio]] kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, aŭtonoma [[Provincoj de Finnlando|provinco]] de [[Finnlando]] kun {{unuo|26923}} loĝantoj ({{unuo|91.7|%}} svedlingvaj; 2006-12-31). Ĉ. {{unuo|6500}} insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume {{unuo|1554|km<sup>2</sup>}}. Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo [[Mariehamn]] havas {{unuo|10780}} loĝantojn. Ĝis la {{dato|31|decembro|2009}}, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj ({{lang-fi|lääni}}) estis malfonditaj, la teritorio ankaŭ estis unu el sume ses gubernioj en [[Finnlando]].
 
Alando havas propran parlamenton ({{lang-sv|lagting}}) kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.