Interreta rekta demokratio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Per la esprimo '''Interreta rekta demokratio''' oni indikas novan modelo de demokratio, kiu havas sian bazon sur la povo kunigi homojn de interreto, kunpartigo de problemoj kaj i...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:27, 29 aŭg. 2015

Per la esprimo Interreta rekta demokratio oni indikas novan modelo de demokratio, kiu havas sian bazon sur la povo kunigi homojn de interreto, kunpartigo de problemoj kaj iliaj solvoj. Tiel la plej bonaj solvoj povas esti libere disvastigataj kaj efektivitaj ĉie. Ekzemple, produktado aŭ ŝparo de energio, mastrumado de rubaĵoj.

Modelo

Laŭ tiu ideo la politikistoj publikigas leĝproponojn interrete kaj pridiskutas problemojn kun civitanoj, kiuj ankaŭ sugestas solvojn kaj, se rapida decido ne estas bezonata, fine voĉdonas la plej bonan solvon. Solvo uzata en iu urbo povas esti proponata en aliaj urboj.

Neceso de partopreno de civitanoj

La partopreno de civitanoj estas gravega por la funkciado de tiu regmaniero; oni supozas ke civitanoj, kiuj scias pri unu problemo povas helpi per ideoj kaj povas fari tion seninterese, ĉar neniu povas korupti milojn aŭ eĉ milionojn da homoj. Tiel farante, la inteligento de inĝeneroj, instruistoj, fakuloj sed ankaŭ simplaj civitanoj kiuj konas la teritorion kaj ĝiajn problemojn estas senpage kunpartigita por ĉies bono. Estas multaj ekzemploj de inteligento kaj kono disvastigataj aŭ disvastigeblaj interrete, ofte elpensitaj de normalaj homoj, kiel la sunlampeto inventita de malriĉulo en Filipinoj farita per plastika butelo plenigita per akvo, duontredita en metala tegmento de barakoj. Tiu elpensaĵo estas ekologia, ne bezonas energion por lumigi, sed ĝi ne estus diskonigita tiel rapide sen interreto, ĉar ĝi ne portas gajnon al iu firmao.

Subtenantoj de tiu modelo kredas, ke ĝi estas evoluo de la tradicia reprezenta demokratio, kaj ke ĝi estas disvastigenda en la mondon.

Realigoj aŭ klopodoj de realigo de la modelo

En Italujo, la partio MoVado 5 Steloj realigis aŭ klopodas realigi partan efektivigon de tiu modelo per sia retejo, kiu sendas informojn al aligintoj kiam nova leĝpropono aperas, kaj informigas pri evoluo de la proponoj, invitante la uzantojn al partopreno. Rajtas registriĝi al la servo ĉiu plenkreskinta italo kiu ne estas ano de alia partio kaj ne estas kondamnita aŭ persekutata pro krimo. Tiu estas la sola ekzemplo de ĝenerala klopodo de realigo ĝis nun; aliaj klopodoj, kiel la Partio de la Piratoj kaj similaj havas iujn similajn ecojn, sed ili ne estas ĝeneralaj sed rigardas nur unu aŭ malmultaj temoj (kiel kopirajto).

Rilataj paĝoj